La brodaĵoj pli bone montras la virinan talenton ol aliaj vilaĝaj artaĵoj. En Ĉinio multe da vilaĝaj knabinoj kreskis en preparado de la novedzinaj vestoj por si mem. Ili enbrodigis sian aspiron al la bela estonteco kaj profundan amon en la novedzinajn vestojn. Post kiam ili eniris en la bogepatran domon, la parencoj kaj najbaroj de la bogepatroj taksis ilian lertecon laŭ ilia brodaĵoj. Post naskiĝo de ilia infano, iliaj brodaĵoj ofte aperis sur ĝiaj vestoj. Post kelkaj jaroj ili instruis al siaj filinoj la brodadon. En la pasinteco la ĉinaj virinoj ja tiamaniere vivis.
La brodaĵoj estas ofte uzataj por ornamado, tial oni donas grandan atenton al iliaj koloroj. Ĝenerale dirite, la popolaj brodaĵoj estas ruĝaj kaj verdaj, kiuj impresas iom vulgare, sed efektive tia aranĝo estas bona, ĉar ili ne montras la naturajn kolorojn de la objektoj, nek tiujn prilumatajn, sed tiujn en homa imago. Por reliefigi la temon oni povas aranĝi la kolorojn laŭbezone, ekz. la folioj povas esti ne verdaj, sed alikoloraj, ĉar la brodantoj volas montri ĝojon anstataŭ mizeron en la reala vivo kun la celo trovi la spiritan ekvilibron en la arto.
1 2 3
|