• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-13 11:42:49    
Ĉinaj brodaĵoj

cri

Oni uzas ankaŭ aliajn kolorojn en la brodado. La ĉinaj naciminoritatanoj mjaŭ-oj prenas nigron kiel fonon en la brodado, ĉar ili alte taksas nigron. La ruĝaj bildoj en la nigra fono impresas impone, dum la bluaj kaj purpuraj bildoj en la nigra fono impresas mistere kaj malproksime. La brodaĵoj en tiaj koloroj kondukas la rigardantojn al malproksima mondo, kie oni facile trovas legendojn en la primitiva kaoso kaj monda genezo. Krom tio la mjaŭ-oj ofte montras sian grandskalan migradon kaj koncernajn primitivajn totemojn kaj kulton. Oni diris, ke aprezo de mjaŭ-aj brodaĵoj similas al lego de antikva mito, kio konigas la kulturan historion aluditan en la romantikaj artaĵoj. La mjaŭ-a brodado devenis de papertondado. Tio estas la kultura sedimento heredita de ili kaj ofte kun primitivaj bildoj, kiuj estas aparte valoraj pro sia malgranda ŝanĝiĝo. La drakoj vigliĝantaj sur brodaĵoj similas al fiŝo, folio, skolopendro, salikoko, serpento kaj aliaj primitivaj vivuloj, de kiuj oni konas ŝanĝiĝon de la drakoj en jarmiloj. Juĝate laŭ la formo, la mjaŭ-aj drakoj estas amindaj, kiuj diferencas de tiuj en la han-aj imperiestraj palacoj.

Ankaŭ la fadenoj estas plurkoloraj, tial la bildoj, broditaj per tiaj fadenoj, estas buntaj. La lertaj knabinoj kapablas brodi ĉion en la vivo. Multaj naciminoritatoj havas kutimon donaci alplandaĵojn al la amato kiel ateston de gefianĉiĝo. La knabinoj do montras sian honestan amon al sia fianĉo per brodaĵoj sur la alplandaĵoj. Ili brodas la ĉinan ideogramon kun la signifo "honesto" sur la alplandaĵoj, dezirante, ke la fianĉo estu honesta ne nur en la koro sed ankau en konduto. Ili brodas sur alplandaĵoj florojn kaj papiliojn, por ke la amato memoru ŝin por eterne. Ili brodas ankaŭ paron da ambirdoj simbolantajn eternan amon de la geedzoj.

1  2  3