• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-18 16:51:12    
Popularigo kaj disvolvo---eduka stato en tibeta regiono

cri

Ĉina okcidenta landparto pro malriĉeco havas malaltan nivelon de eduko en la tuta lando. La okcidenta landparto estas loko kun multaj naciminoritatoj, kaj la problemo, kiel oni konservu sian tradician kulturon samtempe kun ekonomia evoluigo kaj eduka popularigo, ĉiam estas atentata. Hodiaŭ ni konigas al vi edukan staton en la tibeta regiono.

En Ĉinio praktikiĝas sistemo de 9-jara deviga edukado kaj de la elementa lernejo ĝis la meza lernejo, lernantoj devas ricevi 9-jaran devigan edukadon. Tamen eduka popularigo en la okcidenta landparto estas detenata de ekonomia kondiĉo. Kvankam eduko estas senpaga, tamen pago por lernolibroj kaj skribiloj estas ŝarĝo por ordinaraj familioj. Tial pro malriĉeco, gepatroj de multaj familioj ankoraŭ esperas, ke geknaboj kiel eble plej frue laboros kaj havos enspezon.

Due en la okcidenta landparto ankaŭ kompleksa geografio detenas popularigon kaj disvolvon de eduko. Iam establiĝis lernejo, tamen mankas sufiĉe multaj lernantoj. Ĉar nombro de lernantoj en montregiono estas ne multa kaj tiuj lernantoj devigite veturas je pluraj horoj, grimpante sur arojn da montoj por viziti lernejon. Estas danĝere kaj penige. Paŝtistoj en nomada regiono loĝas proksime al akvo kaj herbo kaj ofte translokiĝas laŭ klimata ŝanĝiĝo. En tia stato, estas malfacile establi lernejon kaj tio pliigas malfacilaĵon por popularigi edukon. Parolante pri eduka stato en Ganzi-a Tibeta Aŭtonoma Sub-provinco, estro de eduka buroo sinjoro Cheng Kuanxin diris:

"La Ganzi-a Tibeta Aŭtonoma Sub-provinco areas je 150 miloj da kvadrataj kilometroj kun 810 miloj da popolanoj. En la subprovinco, tero estas vasta, homo rara kaj montregionoj kaj namadregionoj multaj, tio ĉi malfaciligas popularigon de eduko. Nun en 18 gubernioj, 10 gubernioj plenumis popularigon de 9-jara deviga edukado kaj 6 gubernioj plenumis disvastigon de elementa-lerneja eduko."

Malprogresinta eduko detenas ekonomian evoluadon, malhelpas altiĝon de popola viv-nivelo kaj influas socian stabilecon. En Sichuan-provinco troviĝas 2 tibetaj aŭtonomaj sub-provincoj kaj yi-a aŭtonoma sub-provinco. De la lastaj jaroj, ĉiujare la provinco asignas 300 milionojn da juanoj por plibonigi edukan staton de la tri subprovincoj. De la jaro 2001, la Ganzi-a Tibeta Aŭtonoma Sub-provinco elspezis 90 milionojn da juanoj kaj inter ili 70 milionoj da juanoj estas por konstruado de bazaj ekipaĵoj, kia lerneja domaro kaj 20 milionoj servas kiel subvencio por malriĉaj lernantoj. La sub-provinco planas realigi 9-jaran devigan edukadon en 2010.

Cheng Kuanxin montris, ke funkciigo de eduko devas esti en loko kun koncentriĝaj popolanoj. Por solvi enlernejiĝan problemon de lernantoj en nomadregiono kaj montregiono, en la pasinteco, oni provis konduki surĉevalan kaj tendan elementajn lernejojn, tamen la provo ne sukcesis. Nun la provinco planas funkciigi pensionan edukon kaj lernantoj loĝas en pensiono. Laŭ viv-nivelo en diversaj lokoj, oni asignas malsaman viv-subvencion al ĉiuj lernantoj.

Eduka malprogreso en la okcidenta landparto kuŝas en alia kialo, t.e. elira problemo de lernantoj post diplomiĝo. Multaj homoj esperas ŝanĝi sian sorton per ricevo de eduko, tamen detene de ekonomia evoluado, diplomiĝinte multaj lernantoj ne povas trovi taŭgan laboron. Reveninte al hejmo, ili ne lertas en terkultivo kaj paŝto. Pro tio, lernantoj kaj gepatroj ne havas aktivecon viziti lernejon. Estro de Kangding Financa Lernejo de la Ganzi-a Tibeta Aŭtonoma Sub-provinco Qu Ji konigis:

"Pasintece en lokoj koncentre loĝantoj de naciminoritatoj, homoj precipe kamparanoj kaj paŝtistoj deziras sendi geknabojn al lernejo, ĉar tiam praktikiĝis planizita ekonomio kaj lernantoj povis trovi okupon helpe de registaro. Post praktiko de merkata ekonomio, registaro ne plu respondecas pri enokupiĝo de diplomitoj kaj mankas aktiveco al gepatroj kaj studentoj.

1  2