• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-18 16:51:12    
Popularigo kaj disvolvo---eduka stato en tibeta regiono

cri

Pri tio, Cheng Kuanxin opinias, ke sekve de profundiĝo de okcidenta grand-skala ekspluata strategio de Ĉinio, disvolviĝo de tiea ekonomio kaj pliiĝo de enokupiĝaj postenoj, la problemo povos esti solvata. Kompreneble koncepto de lernantoj kaj gepatroj devas ŝanĝiĝi. Laŭ ili, enokupiĝo nur en ŝtataj instancoj kaj grandaj entreprenoj estas honora. Tia koncepto senĉese ŝanĝiĝos kiam ili havas pli multajn ŝancojn fari interfluon kun la ekstera mondo.

Estro de Kangding Nacieca Normala Instituto sinjoro Li Nengwu diris, ke la instituto havas sian propran determinon pri studentoj, t.e ili havas pli multan teorian scion kaj pli altan kulturan nivelon kompare kun lernantoj de teknika mez-lernejo kaj samtempe posedas pli fortan profesian lertecon kun bakalaŭruloj. De la lastaj jaroj la instituto ankaŭ pliigas subtenon al fakoj kiaj turismo kaj la angla lingvo.

Cetere eduko en la tibeta regiono estas ĉiam atentata. La tibeta nacieco estas antikva nacieco, kreinta longan kaj pompan kulturon. Nun kontakto inter la tibeta regiono kaj la ekstera mondo estas iom post iom ofta kaj kompakta. Ankaŭ raportistoj vidas multe da turistoj en- kaj ekster-landaj en strato. Do kiamaniera la eduko estas en la tibeta regiono? Cheng Kuanxin konigis:

"Inter la 18 gubernioj de la sub-provincoj, en 16 gubernioj la tibeta lingvo estas ĝenerale uzata. En la tuta sub-provinco troviĝas loĝantoj 810 miloj da loĝantoj kaj 80% de la loĝantoj estas tibetanoj. Tiea eduko estas dividita en tri nivelojn. Unue en urbo oni lernas ĉefe la han-an lingvon; due oni lernas ĉefe la han-an lingvon kaj havas lecionon de la tibeta lingvo; trie en la fora nomada regiono, la tibeta lingvo estas ĉefe lernata kaj lecionoj de matematiko, fiziko kaj kemio estas instruataj per la tibeta lingvo. Samtempe lernantoj devas lerni la han-an lingvon. Tiamaniere diplomiĝinte lernantoj povas uzi du lingvojn.

En tibeta regiono estas nature paroli pri tibet-fakultato. En la Ganzi-a Tibeta Aŭtonoma Sub-provinco troviĝas faka esplora institucio kaj koncerna fakulo en universitato. Estro de Kangding Nacieca Normala Instituto sinjoro Li Nengwu konigis:

"Kulturante studentojn ni ankaŭ gajnis esploran frukton. Kiel unika alt-ranga instituto, Kangding Nacieca Normala Instituto faris multe da scienca esplorado rilate al politiko, ekonomio, kulturo, moro, turismo kaj religio en tibeta regiono. Kelkaj temoj ankaŭ plenigis mankon de nia lando en tia tereno. De la lastaj jaroj la instituto surportis pli ol 50 sciencajn programojn de lando, provinco kaj sub-provinco, eldonis artikolojn, publikigis disertaciojn kaj kompilis lerno-librojn je 800 kaj 20 programoj gajnis premiojn."

Laboranto de tibetologia esplora institucio Zeren Jimei diris al raportistoj, ke nun tibetologia esplorado frontas al malfacilaĵoj. Unue kompare kun kelkaj aplikeblaj fakoj kiaj komerco kaj telekomunikilo, tibetologio allogas al si malpli da junuloj. Cetere ekonomio en la provinco estas relative malprogresinta, tial mankas kapitala subteno al kelkaj grandaj esploraj temoj.


1  2