• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-04 16:22:57    
Studentaj volontuloj klopodas por disvolvo de montvilaĝoj en ĉina okcidenta regiono (foto)

cri
La ĉina okcidenta regiono estas la regiono kun vasta teritorio kaj riĉa profito. De la ĉina plenumo de la okcidenta granda ekspluato, rapide disvolviĝas la okcidenta regiono, kies ekonomio estas relative postrestinta. De la lastaj jaroj la ĉina okcidento rilatas kun la nomo de ĉinaj volontuloj.

En junio de 2003, ago de volontuloj nomata "Okcidenta Plano" igis pli multajn ĉinojn atenti la okcidenton kaj denove koni la okcidenton, ankaŭ igis pli multajn studentoj kiel volontuloj sin dediĉi al la okcidenta regiono.

Nia raportisto unuafoje vidis Huang Xiao en la vilaĝo Dalincun en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou, li estas malalta kaj iom grasa. Lia aspekto de studento iom malkonformas al la najbara medio. Sed ĝuste ĉi tiu simpla kaj honesta fraŭlo klopodas por helpi lokajn popolanojn sin liberigi de malriĉeco.
En julio de 2003, Huang Xiao finis sian studadon en universitato, li forlasis la ŝancon labori en bioteknika korporacio en la ĉina orienta provinco Shandong, kaj partoprenis en la ago de volontuloj nomata "Okcidenta Plano", li foriris el la ĉina meza urbo Changsha, kie li vivis kaj lernis pli ol 20 jarojn.
Li unuafoje foriris el la hejmo, lia patrino estas plej multe maltrankvila. Sed Huang Xiao volas fari aferon per siaj scioj por homoj en malriĉaj lokoj.
"Tiam mia patrino tre oponis kontraŭ mia veno al la okcidenta regiono. Mi sentas, ke oni nur havas la ordinaran koron, li povas veni tien. Mi estas relative idealisma homo, mia vivo ne estos vana, mi devas fari ion por aliaj homoj. Fari aferon por la okcidento kaj ŝanĝi vivstaton de okcidentaj homoj, estas la afero laŭeble farenda de mi."
Laŭ konigo, nun preskaŭ 20 mil univesitataj diplomitoj kiel Huang Xiao laboras pri la volonta servado en la ĉina okcidenta regiono, la tempo de la volonta servado daŭras 1-2 jarojn. En la estonta tempo, ĉiujare ĉinaj koncernaj fakoj aranĝos dekmilojn da studentaj volontuloj al la okcidento por disvolvi ekonomion, edukon, kuracadon kaj kulturon de la ĉina okcidenta regiono.
La loko, kie Huang Xiao servas, distancas centojn da kilometroj de la hejmo de Huang Xiao, tie la areo estas vasta, la loĝantaro malmulta, kaj la ekonomio postrestinta. Huang Xiao havas multajn sentojn pri la loka malriĉeco.
"Mi sentas, ke ni devas fari ion por ili. Ni vivas nebone, sed almenaŭ ni havas superfluan monon. Sed ili havas monon nur por manĝaĵoj, ne havas monon por subteni lernadon de sliaj infanoj."
1  2