• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-04 16:22:57    
Studentaj volontuloj klopodas por disvolvo de montvilaĝoj en ĉina okcidenta regiono (foto)

cri

Post esploro, Huang Xiao kaj liaj partneroj konis, ke ĉi tie popolanoj vivas per planto de maizoj kaj terpomoj. La ekonomia valoro de la agrikulturaj plantaĵoj ne estas alta. Kaj per planto de la agrikulturaj plantaĵoj la popolanoj ne gajnis multe da mono. La malracia agrikultura strukturo bremsas la disvolvon de la loka ekonomio. Kaj manko de scioj kaj malinfluo de informoj kaŭzis, ke lokaj popolanoj malfacilis ŝanĝi la staton. Tial Huang Xiao kaj liaj partneroj planis fondi kamparanan vesperlernejon, instali klasĉambron en vilaĝon, interflui kun kamparanoj vizaĝo al vizaĝo kaj helpi ilin.
En marto de 2004, oficiale fondiĝis la kamparana vesperlernejo en la vilaĝo Dalincun, kie Huang Xiao servas.
Huang Xiao sciigis nin, ke en la komenco malmultaj lernantoj lernis. Kamparanoj ne fidis ĉi tiujn fraŭlojn, kiuj ĵuste eliris el universitato.
"En la komenco ili ne interesiĝis pri tio. Sed post kiam ili vidis nian teknikan viddiskon, ili sentis, ke multaj problemoj en la agrikultura produktado estas facile solvataj. Iom post iom ili akceptis la vesperlernejon, pli kaj pli multaj kamparanoj venis."
Huang Xiao kaj liaj partneroj ne nur kombinis la lokan staton, konigis agrikulturajn teknikajn sciojn al kamparanoj, sed ankaŭ sciigis al ili la gravecon de reguligado de agrikultura strukturo, stimulis ilin planti agrikulturajn plantaĵojn kun alta ekonomia valoro kaj disvoli bredadon.
27-jara vilaĝano sinjoro Lu Zhongjun laboris en urbo antaŭe, en julio de 2004, li aŭskultis kurson de la vesperlernejo, poste li naskis la ideon pri bredo de kuniklo-reproduktantoj. En aŭgusto de 2004, li eksigis sian laboron en urbo kaj helpate de Huang Xiao li aĉetis kuniklo-reproduktantojn kaj komencis sian bredadon de kuniklo-reproduktantoj. Nun la unuaj 40 kuniklo-reproduktantoj jam naskis pli ol 500 kuniklojn. Li ĝoje sciigis raportiston, ke en februaro de 2005, li gajnos pli ol 2000 juanojn de renminbi ekskluzive la koston de 8000 juanoj de renminbi. Parolante pri Huang Xiao kaj liaj partneroj, Lu Zhongjun esprimis sian dankon:
"La profitoj estas bonaj. Mi tre dankas ilin. Se ili ne venu, kaj mi ne partorpenu en kursoj de vesperlernejo, nun mi ankoraŭ laboru por aliaj homoj en urbo."
En vilaĝo, kiu havas nur preskaŭ 30 familiojn, raportisto vidis, ke ĉi  tie jam pli ol 10 familioj plantas ekonomiajn agrikulturajn plantaĵojn kaj 5 familioj faras bredon, unuapaŝe aperas ekonomia profito. Ĉi tie Huang Xiao kaj liaj partneroj estas la plej bonvenigataj homoj.
"Nun, ni venas al vilaĝoj, multaj kamparanaj amikoj salutas al ni, ŝajne ni estas iliaj parencoj kaj fratoj, ili certe invitas nin veni al iliaj hejmoj kaj drinki."
Por Huang Xiao kaj liaj partneroj, gajno de kono de aliaj homoj kaj porto de iuj ŝanĝiĝoj al aliaj homoj estas ĝoĵiga afero. En aŭgusto de 2004, fininte sian servadon Huang Xiao aktive postulis longigi sian serva tempo.
Pri la volontuloj de la "Okcidenta Plano", respondeculo de la loko, kie Huang Xiao troviĝas, sinojoro Wang Shengli sciigis :
"La volontuloj ne nur alportis bonaĵojn kaj la esperon de pliigo de enspezo al popolanoj, sed ankaŭ por ili liveris trejnan kaj kreskan ŝancon."

1  2