• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-07 18:24:05    
Pekina panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj kun eksterordinara trajto

cri
Karaj amikoj, en pekinaj turistaj mapoj eldonitaj de multaj landoj kaj regionoj de la mondo, krom signoj de la Granda Muro, la Imperiestra Palaco kaj la Somera Palaco, ekzistas tre atentata signo, ĝi estas panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj en la pekina oriento. En semajnofino, multaj turistoj el diversaj lokoj de la mondo speciale venas al la merkato kaj interese aĉetas kolektitajn kaj konservitajn komercaĵojn kaj popolmetiartaĵojn el ĉinaj diversaj lokoj.
Sinjorino Gail Cohen el Usono estas unu el ili. Ŝi diris:
"Mi venis ĉar gvidlibro diras, ke ĉi tiu loko estas la neforgesebla loko de Pekino. Mi ĵus aprecis antikvan arboŝelan pentraĵon kun kaligrafaĵo, ĝi estas tre interesa."
La panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj altiras multajn homojn, ĉar ili ne nur povas aĉeti multajn bonkvalitajn kaj malmultekostajn ĉinajn popolmetiartaĵojn kaj kolektitajn kaj konservitajn komercaĵojn, sed ankaŭ eble per malmulta mono akiros altvalorajn kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn de ĉinaj famuloj kaj verajn metiartaĵojn. Ekzemple, iu homo per nur 15 juanoj de renminbi aĉetis spadon, poste li vendis ĝin je 150 miloj da juanoj de renminbi. Ofte okazis tiaj ekzemploj.
Respondeca pri la administra laboro de la panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj sinjoro Cui Xinwei sciigis raportiston, ke la kialo de la fenomeno estas, ke komercaĵoj vendataj en la merkato estas kolektitaj de komercistoj el ĉinaj diversaj lokoj, kaj la propraj aprecaj kapabloj de komercistoj estas diferencaj, tial tio liveras al aĉetantoj multajn ŝancojn trovi trezorojn. Li ankaŭ konigis, ke en la merkato ĉiutage multaj artaĵaj investistoj atente observas ĉiujn budojn kaj per lupeo serioze esploras komercaĵojn. Multaj amatoroj de kolektitaj kaj konservitaj komercaĵoj trovis siajn interesajn varojn ĉi tie. Li diris:
"Aĉetantoj kaj konservistoj kun bona apreca kapablo venas matene. Ili povas havi kelkan konon pri konservitaj komercaĵoj kaj la kvanto de iliaj varoj konservitaj sernĉese pliiĝas, tio fontas el la panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj."
Antaŭ 13 jaroj, unuapaŝe formiĝis la panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj. Tiam najbaraj loĝantoj vendis sliajn malnovajn meblojn kaj elekroaparatojn ĉi tie. De kelkaj budoj ĝis dekoj da budoj, iom post iom formiĝis la merkato. Poste, koncerna fako de la loka registaro rekonstruis la merkaton kaj pluapaŝe vastigis ĝian skalon. La merkato estas nomata merkato de malnovaj komercaĵoj, sed efektive preskaŭ diversaj komercaĵoj troviĝas ĉi tie. Ekzemple mebloj laŭ antikva stilo, antikvaj libroj, kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, agatoj, jadoj, ceramikaĵoj, moneroj, religiaj uzaĵoj kaj naciecaj vestoj kaj ornamaĵoj.
1  2