• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-07 18:24:05    
Pekina panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj kun eksterordinara trajto

cri

Nun, la negoca areo de la panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj jam superis 50 milojn da kvadrataj metroj, la merkato jam estas la plej granda merkato de malnovaj komercaĵoj, komercaĵoj kolektitaj kaj konservitaj kaj popolmetiartaĵoj en Ĉinio, estas ankaŭ la plej granda merkato de malnovaj komercaĵoj en Azio. Nun ekzistas pli ol 4 000 fiksaj budoj kaj preskaŭ dekmil laborantoj.
Sinjoro Cui Xinwei konigis, ke unuiĝo de granda komerca ŝanco kaj profunda kultura detala enhavo liveras grandan disvolvan spacon al la panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj. La komercaĵoj en la merkato rekte venis el produktejoj, la prezaro estas pli malalta ol la prezaro de bazaroj, tial negoco estas tre bona. En 2003, la jara negoca sumo de la panjiayuan-a merkato superis 400 milionojn da juanoj de renminbi.
En la panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj, klientoj ne nur povas trovi rarajn trezorojn, sed ankaŭ povas vidi diversajn ĉinajn popolmetiartaĵojn. Administranta negocon de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj sinjoro Wang Zhensheng diris al raportisto:
"La kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj ĉefe per koloroj kaj linioj enkorpigas la ĉinan antikvan civilizacion."
Nun, la panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj ne nur estas amata de ĉinoj, sed ankaŭ estas la fenestro, ke amikoj de diversaj lokoj de la mondo konu Ĉinion kaj komprenu la ĉinan kulturon. Ĝuste ĉi tie la edzino de Bill Clinton, eksprezidento de Usono, Hillary Clinton aĉetis stanan kruĉeton. Tajlanda princino, rumana ĉefministro kaj greka ĉefministro sinsekve venis ĉi tien. Laŭ informo, 80% de komercaĵoj de strato de antikvaĵoj en Seulo de Korea Respubliko fontis el la panjiayuan-a merkato, ĉiumonate komercistoj de strato de antikvaĵoj de japana Osako venis ĉi tien unufoje, kaj en ĉiu fojo ili aĉetis dekkelkajn kamionojn da komercaĵoj.
Nun, multaj fremdlandaj turismaj grupoj rigardas la panjiayuan-an merkaton de malnovaj komercaĵoj kiel unu el vidaĵoj de Pekino. Kiel grimpo de sur la Grandan Muron, manĝo de rostita anaso kaj vizito al la emperiestra Palaco, vizito al la panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj jam estas la neforgesebla programero de vojaĝo en Pekino.
Pro tio, ke pli kaj pli multaj fremdlandaj turistoj vizitis la merkaton, la panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj speciale faris dulingvajn propagandajn faldofoliojn, kaj numeroj de ĉiuj oficejoj estis reskribitaj en du lingvoj. Indikvaj kaj gvidaj markoj estis farataj en ĉinaj kaj anglaj vortoj. Ankaŭ radio de la merkato uzas la ĉinan kaj anglan lingvojn por oportunigi fremdlandajn klientojn. Lastatempe la merkato speciale engaĝis fremdlingvajn servistojn por senpage servi al fremdlandaj turistoj en sabato kaj dimanĉo. Servistino fraŭlino Kang Sai diris, ke dum la labora tempo ili rondiras en la merkato kaj serĉas fremdlandajn amikojn, kiuj postulas helpon.
"Mi rekte kontaktas fremdlandanojn, unue mi diras al ili ke mi povas liveri senpagan servadon por ili, poste gvidas ilin tien, kie ili aĉetos la komercaĵojn, kiujn ili volas."
En 2008, Pekino okazigos la 29-ajn somerajn olimpikojn, tio alportas novan disvolvan ŝancon por la panjiayuan-a merkato de malnovaj komercaĵoj. Laŭ konigo, nun pekina koncerna fako jam enlistigis la panjiayuan-an merkaton de malnovaj komercaĵoj en katalogon de pekinaj gravaj lokoj por disvolvi la kulturan industrion, kaj konstruos la merkaton kiel ĉinan popolan kulturan centron unuigantan aĉeton, turismon, ripozon, kulturon kaj servon.
Karaj amikoj, se vi venas al Pekino, neforgesu veni al la merkato kaj elekti amatajn komercaĵojn.
1  2