• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-13 15:33:11    
Ĉina importa komerco tenas rapidan pliiĝon

cri
En la kvartalo Wangjing en la pekina nordo, loĝas multaj homoj de Korea Respubliko, kiuj laboras en Ĉinio. Tial ĉi tie ekzistas multaj magazenoj vendantaj komercaĵojn de Korea Respubliko. 36-jara sinjoro Hong Chunzhi administras manĝaĵan korporacion, speciale vendas manĝaĵojn de Korea Respubliko. Kvankam la korporacio fondiĝis nur antaŭ ne longa tempo, tamen la negoco de Hong Chunzhi estas pli kaj pli prospera.
"Ni ĉefe vendas manĝaĵojn de Korea Respubliko, pasis nur pli ol 3 jaroj post la fondiĝo de nia korporacio, sed la disvolvo estas bona. Antaŭe ni administris tre malgrandan butikon, la areo estis nur 30-40 kvadrataj metroj. Nun ni havas 5 filiojn, kaj jara domlupago de la filioj postulas centmilojn da juanoj de renminbi."
Hong Chunzhi sciigis raportiston, ke la prezo de manĝaĵoj en liaj magazenoj estas preskaŭ sama kiel la prezo de samaj manĝaĵoj en mazagenoj de Korea Respubliko, tial multaj homoj de Korea Respubliko ŝatas aĉeti komercaĵojn en liaj mazagenoj. Nun ankaŭ pliiĝis ĉinoj, kiuj aĉetas komercaĵojn en liaj mazagenoj. En la lasta jaro li importis 6 kontenerojn da manĝaĵoj el Korea Respubliko, la totala sumo estas preskaŭ 2 milionoj da juanoj de renminbi.
En la lastaj jaroj, kiel Hong Chunzhi pli kaj pli ĉinoj faris detalan negocon de importitaj komercaĵoj. Sekve de la rapida disvolvo de la ĉina ekonomio kaj senĉesa pliiĝo de la konsuma nivelo de ĉinaj loĝantoj, tago post tago prosperas la ĉina postulo pri importitaj komercaĵoj. Laŭ donitaĵoj de la ĉina Ministerio pri Komerco, en la unuaj 11 monatoj de 2004, la totala eksport-importa sumo de la ĉina ekstera komerco refoje kreis novan alton kaj superis 500 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je preskaŭ 40% ol tiu en la sama periodo de 2003.
Studantino de la Esplora Instituto pri Financo, Komerco kaj Ekonomio sub la ĉina Akademio de Sociaj Scientoj sinjorino Zhao Jin longatempe laboras pri la studado de internaciaj komerco kaj investo. Ŝi montris intervjuate, ke la kialoj, kiuj akcelis rapidan pliiĝon de la ĉina importa sumo en 2004, estas multflankaj. Ŝi diris.
"Evidenta pliiĝo de la ĉina importo estas influita de konsuma postulo, prospera interna vasta postulo kaj fremdlanda investo al Ĉinio. Aliflanke, ĉina malferma politiko kaŭzis la pliiĝon de importo. Post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la ĉina tuta komerca medio estas pli malferma, kaj malaltiĝis dogano, nedoganaj barieroj iom post iom estis nuligataj."
Sinjorino Zhao Jin pluapaŝe analizis dirante, ke sekve de la altiĝo de vivnivelo de ĉinaj loĝantoj, importaj produktoj precipe importaj informoteknikaj produktoj estas bone vendataj en la ĉina merkato. Rapida pliiĝo de ĉina interna investo de fiksaj kapitaloj akcelis rapidan pliiĝon de la importado de energioj, krudaĵoj kaj mekanikaj instalaĵoj. Cetere, la vastigo de investo de translandaj korporacioj al Ĉinio estas la akcela forto de la ĉina importa grandskala pliiĝo. Specialistoj opiniis, ke la skalo de eksteraj kapitaloj altiritaj de Ĉinio estas pli kaj pli granda, sekve de tio la akcela rolo de eksteraj kapitaloj al importa pliiĝo estos pli kaj pli granda.
1  2