• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-13 15:33:11    
Ĉina importa komerco tenas rapidan pliiĝon

cri

Importaj elektromaŝinaj produktoj okupis preskaŭ duonon de ĉinaj importaj produktoj en 2004. Vicestrino de la ĉina komerca asocio pri eksport-importo de elektromaŝinaj produktoj sinjorino Yao Wenping sciigis raportiston, ke en la lastaj jaroj la importo de elektromaŝinaj produktoj ĉiam tenis rapidan pliiĝan tendencon. En la unuaj 10 monatoj de 2004, la totala sumo de ĉinaj importaj elektromaŝinaj produktoj superis 270 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 36% ol tiu en la sama periodo de 2003. Yao Wenping sciigis, ke en ĉinaj eksport-importaj produktoj la proporcio de elektromaŝinaj produktoj estas la plej granda, nun la eksport-importo de elektromaŝinaj produktoj jam realigis bonan eĥon. Ŝi diris:
"En antaŭaj 5 jaroj, niaj eksportaj elektromaŝinaj produktoj estis normalaj produktoj, kiel instrumento kaj elementoj. Nun la eksportaj produktoj estas kompletaj kaj plej avangardaj teknikaj produktoj. 50% de elementoj en ĉi tiuj eksportaj produktoj de altnovaj teknikoj estas importitaj. La eksporto altiris importon."
Sinjorino Yao Wenping sciigis raportiston ankaŭ, ke importo alportis al Ĉinio progresintajn instalaĵojn kaj teknikojn postulatajn de la ekonomia disvolvo. Sed pro multaj limigoj, nun multaj postulitaj produktoj ne povos esti importataj. Ŝi diris:
"Iujn plejn avangardajn teknikojn Eŭropa Unio ankoraŭ ne donas al vi, usonaj klaŭzoj pri limigo de teknika eksporto al Ĉinio superis 7 000 paĝojn, Usono tre strikte limigas eksporton al Ĉinio."
Sinjorino Yao opiniis, ke laŭ longtempa rigardo, agmaniero de iuj landoj pri limigo de produktoj eksportataj al Ĉinio estas malutila al la disvolvo de la monda ekonomio. Nun Ĉinio jam estas la 3-a granda importa lando en la mondo. Laŭ ĉina oficiala statistika cifero, la ĉina importa kvanto jam okupis kvinonon de la azia totala importa kvanto. Komerca kaj disvolva komitato de Unuiĝintaj Nacioj diras en la investa raporto de 2004, ke Ĉinio jam estas unu el la du grandaj motoroj de la nuna pliiĝo de la monda ekonomio. Studantino de la Esplora Instituto pri Financo, Komerco kaj Ekonomio sub la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjorino Zhao Jin opiniis, ke multaj landoj de la mondo profitis de la importo al Ĉinio. Ŝi diris:
"Internacia aŭtoritata establaĵo konfirmis ke Ĉinio jam estas la movforto de la pliiĝo de la monda ekonomio, precipe la orientazia ekonomio kaj revigliĝo de la japana ekonomio fundamente estas akcelita de la japana eksporto al Ĉinio. Ankaŭ studa rezulto de japanoj konfirmis tion. Cifero montras, ke la kontribua grado de eksporto al Ĉinio por la pliiĝo de la ekonomio de Korea Respubliko estas 4%. Nome, la vastigo de importo estas utila ne nur al la pliiĝo de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ al la pliiĝo de la orientazia regiono kaj al la monda ekonomio."
Sinjorino Zhao Jin opiniis, ke en la kuranta jaro ankoraŭ prosperos konsuma kaj investa postuloj. Cetere, Ĉinio serioze plenumis sian promeson en la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, jam en la komenco de la kuranta jaro refoje malaltigis importan doganon kaj nuligis rimedojn de nedogana bariero, ĉi tiuj faktoroj akcelos daŭran rapidan pliiĝon de la ĉina importo.

1  2