• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-18 15:38:27    
Reformado kaj disvolvo de ĉina filma industrio

cri
En la lastaj 3 jaroj la filma jara produktokvanto pliiĝis de 100 ĝis 212 en 2004 kaj kreis novan alton en la historio. En sinsekvaj 3 jaroj la plej alta venda sumo de biletoj por unuopa filmo en la ĉina filma merkato estis akirata per filmoj faritaj de Ĉinio, tio ŝanĝis la historian situacion, ke usonaj filmoj okupis la unuan lokon de venda sumo de biletoj en sinsekvaj jaroj. En 2004, venda sumo de biletoj por ĉinaj filmoj superis 1,5 miliardojn da juanoj de renminbi, kaj la venda sumo de biletoj por filmoj faritaj de Ĉinio okupis pli ol duonon. Sur ĉi tiu bazo ankaŭ sinteza enspezo de filma industrio pliiĝis de 22 miliardoj da juanoj de renminbi en 2003 al 36 miliardoj da juanoj de renminbi en 2004.

Samtempe kun tio filmoj faritaj de Ĉinio komencis eniri en eksterajn ĉefajn merkatojn kaj kreis bonan atingon de venda sumo de biletoj, evindente altiĝis la internacia loko kaj kultura influa forto de ĉinaj filmoj.

Estro de Filma Buroo sub la ĉina Ŝtata Ĝenerala Disaŭdiga, Kina kaj Televida Buroo Tong Gang diris, ke la historia trarompo de filma produktokvanto, rapida altigo de filma kvalito, rimarkinda pliigo de filma sinteza efiko kaj laŭgrada fortigo de filma internacia influa forto markas, ke la ĉina kultura sistema reformado akiris riĉan frukton en la filma rondo, kaj montras, ke industria politiko naskis grandan vivecon en la filma rondo.

Oni malaltigis merkatan sojlon kaj kreis konkuran situacion
Post kiam oni klarigis la celon, ke la ĉina filma industrio devas iri sur la vojon de industria disvolvo, "sojla malaltigo" jam estas la ŝlosila vorto kune kun la disvolvo de la ĉina filma industrio.
En la lastaj 2 jaroj, atentataj politikoj kaj rimedoj sinsekve estis ellaborataj, la sojlo pri permeso de filma negoco estis grande malaltigata. Oni malpliigis ekzamenan kaj sankcian ordon de la registaro, vastigis monokolektajn vojojn, rompis merkatan monopolon kaj administran barieron, la merkata sistemo ludas rolon kaj la konkura situacio de la filma merkato laŭgrade formiĝas.
En 2004, la totala produktokvanto de ĉinaj rakontaj filmoj atingis 212, interalie 30 rakontaj filmoj estas faritaj de ĉinaj ŝtataj studioj. La produktokvanto de filmoj, en kies produktado neŝtataj kaj eksteraj kapitaloj partoprenis, jam superis pli ol 80% de la totala produktokvanto, oni ĝisfunde ŝanĝis la historian malfacilan situacion, ke ĉinaj ŝtataj filmaj entreprenoj pene subtenis produktadon de filmoj de Ĉinio.
Pekina neŝtata filma korporacio Xin Huamian sinsekve investis 7 filmojn faritajn de Ĉinio, interalie "Heroo" kaj "Embusko" per la atingo de grandaj investo kaj enspezo trovis favoran sperton en la disvolvo de la ĉina filma industrio.

Sur la kampo de filma emisio, la rolo de neŝtataj korporacioj estas pli kaj pli elstara, la nombro de emisiaj korporacioj de filmoj faritaj de Ĉinio organizitaj per socia kaj neŝtata kapitaloj jam atingis 30.
En 2004, la ĉina filma industrio permesis ke oni povu fondi per eksteraj kaj internaj kapitaloj kune investan korporacion, tio estas vaste atentata. Koncernaj politikoj ĵus estis ellaboritaj, la internaciaj famaj korporacioj Warner Bros kaj Sony rapide disvolvis kunlaboron kun ĉinaj internaj filmoproduktaj entreprenoj. En 2004, la kvanto de kunfaritaj filmoj atingis 37, pliiĝis preskaŭ 1,5-oblo ol la nombro en 2002.
1  2