• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-18 15:38:27    
Reformado kaj disvolvo de ĉina filma industrio

cri


Oni kreis novan sistemon
Kiel malnova ŝtata filma entrepreno ĉina Filma Grupo rimarkinde ŝanĝiĝis en la lasta jaro. Nun ĝiaj 5 filioj ĉiuflanke finis akciosisteman reformadon. Samtempe kun tio ankaŭ fondiĝis multaj akciosistemaj korporacioj en filmaj produkto, emisio, projekcio, tekniko kaj postfilma ekspluato, kaj formiĝis skale konkura situacio.
Laŭ konigo, Ĉinio jam sinsekve organizis 7 filmajn filmoproduktajn korporaciojn. Subtenata de la centra registaro, la politiko reformi grandajn filmajn grupojn per la kapitalo de ŝtata ŝuldo jam estas aplikita.
Nun vigliĝas ŝtataj filmaj entreprenoj en la merkato. En 2004, ĉina Filma Grupo kolektis kapitalon je pli ol 400 milionoj da juanoj de renminbi kaj produktis 52 filmojn. Post la fondiĝo de Sony-Hualong Filma Korporacio kune organizita de ĉina Filma Grupo kaj Sony, oni vastigis la ekspluatan negocon de filma tekniko de Ĉinio al fremdaj landoj.

Oni ŝanĝis administran koncepton

La liberigo de kultura produktoforto fontas el rompo de koncepta kaj sistema muroj, tio postulas, ke registaraj administraj fakoj liberigu ideon, repensu propran lokon kaj klopodu por detrui ĉiujn jugojn, kiuj bremsas disvolvon de kultura produktoforto.
En la komenco de 2004, la ĉina Ŝtata Ĝenerala Disaŭdiga, Kina kaj Televida Buroo publikigis "Opiniojn pri Rapidigo de Disvolvo de Filma Industrio", kaj elmetis novajn pensfadenon kaj vojon de reformado kaj disvolvo de la ĉina filma industrio. Diversnivelaj administraj fakoj rapidigis ŝanĝi la administran funkcion kaj plibonigis administran stilon.
Sekve de la koncepta ŝanĝiĝo, filmaj administraj fakoj rigardas la rompon de administraj barieroj kaj establon de perfekta kaj malferma merkata altano kiel gravan taskon.
Por akceli filmojn faritajn de Ĉinio eniri en eksterajn ĉefajn merkatojn, ĉiujare la ĉina Ŝtata Ĝenerala Disaŭdiga, Kina kaj Televida Buroo asignas specialan monon por monhelpi filmojn eliri el la lando. En la lastaj 2 jaroj, la buroo sinsekve sukcese okazigis ĉinan filman ekspozicion en Usono, Francio, Nov-Zelando, Rusio kaj aliaj, sume 20 landoj kaj regionoj, kaj sume ekspoziciis preskaŭ cent elstarajn filmojn. En 2004, filmoj faritaj de Ĉinio akiris eksteran vendan sumon de biletoj je 1,1 miliardoj da juanoj de renminbi.
En 2004, la ĉina Ŝtata Ĝenerala Disaŭdiga, Kina kaj Televida Buroo fortigis subtenon al la filma industrio por publika bono, kiel filmoj por junuloj kaj knaboj. La nombro de porknabaj filmoj, faritaj dank'al mona helpo de la buroo atingis 20 de antaŭa nombro je 10, la filma frekvenca kanalo de la Ĉina Centra Televizio pliigis la programon de "Infana Kinejo", kaj diversaj lokoj aktive fondis infanajn kinejojn kaj sendis filmojn en lernejojn.

1  2