• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-19 15:47:51    
Restoracioj ĉe Shichahai-lago(foto)

cri

Shichahai-lago estas intima al malnovaj loĝantoj de Pekino. Promenante ĉe Qianhai-lago, Houhai-lago kaj Xihai-lago, vi vidos multe da konstruajoj kun historia signifo, kiaj Guanghua-templo, Yinding-ponto kaj Domo de Princo Chunqin. Tie en bone konservitaj kvadrataj kortoj kviete vivas pekinanoj. Tie krom belaj pejzaĝoj estas ankaŭ restoracioj kun diversaj trajtoj kaj te-salonoj grandaj kaj malgrandaj. Estas ja agrable sperti la vivon de la antaŭaj pekinanoj, rememori la pacan kaj kvietan etoson de la loĝantoj kaj sengene pasigi la semajnofinon tie.
Tie estas kvartalo ekskluzive por piedirantoj. Escepte de unu trunka vojo, ĉiuj aliaj estas mallargaj, kie ne povas paralele iri du aŭtomobiloj samtempe, tial por ĝui la akvajn pejzaĝojn, oni preferas bicikladi. Se vi stiras tien aŭtomobilon, vi do devas parki ĝin aliloke kaj post tio pasumi tien por ekskursi.
Se vi volas remi, mi do rekomendos al vi lui boaton ĉe doko post sunsubiro, por ĝui sunsubiron kaj la belajn pejzaĝojn kaj flosigi lanternon en la akvo.
Xihai-restoracio de Sasimoj estas kompare granda en la kvartalo Shichahai. Vi povas mem elekti lokon por preni la manĝajojn surtere aŭ surakve. Tie estas palafito super akvo, triflanke ĉirkauita de akvo. Tie estas ankaŭ subcielaj tabloj kaj ĉambro kun japan-stilaj tatamoj. La surakvaj mangĉambroj estas en sipoj ankritaj ĉe la bordo kaj ankaŭ en flosantaj boatoj, kaj la mezgranda povas akcepti maksimume 8 personojn. Boatistoj remas kaj telefone mendas pladojn. Oni portas pladojn al la klientoj per motorboato. Kompreneble la prezo estas iom alta. Kelneroj diris, ke por preni manĝaĵojn en sipoj oni devas mendi lokon antaŭ unu tago, ĉar la klientoj estas tro multaj.
Koncerne la pladojn, en tiu kvartalo estas ankoraŭ pluraj aliaj restoracioj.
Restoracio Ji de Rostita Viando

Ĝi estas malnova restoracio en la nordorienta angulo de Shichahai-kvartalo. Krom la speciala rostita viando oni preferas tie ankaŭ patkukon tegitan per sezamoj, vegetaran salaton kaj frititan bovaĵon kun ovo. Tiuj familiaj pladoj preparitaj de tiu restoracio havas apartan guston.

1  2