|
|
(GMT+08:00)
2005-01-19 15:47:51
|
|
Restoracioj ĉe Shichahai-lago(foto)
cri
Drinkejo Kong Yiji Sur la Interna Strato Deshengmen, oriente laŭ la urboprotekta fosajo estas Drinkejo Kong Yiji, kiun preferas eĉ cikanemaj klientoj. Ĉar granda literaturisto Lusin en sia novelo priskribis drinkejon en Shaoxing, Zhejiang-provinco, kiun ofte vizitis malriĉa intelektulo Kong Yiji, tial la nomo de Kong Yiji fariĝis tre fama en Ĉinio. Ĉi tie la drinkejo vendas pladojn de la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang. Ĉi tie famas la familiaj pladoj bone konataj sude de Yangzi-rivero. Koncerne la trinkaĵon, kompreneble rizvino kaj trinkaĵo el acidaj umeoj estas tre placaj. Shuaifu-restoracio Ĝi troviĝas norde de Qianhai-lago inter prosperaj butikoj de antikvaĵoj kaj malgrandaj varoj. Ĝi estas antikveca kaj modesta kun arkaĵa fasado, paro da stonaj leonoj kaŭrantaj ĉe la enirejo, paro da ruĝaj lanternoj alte pendantaj ambaŭflanke de la enirejo. Ĝi naskiĝis antaŭ 800 jaroj. Ĝi servas al la klientoj per Sichuan-aj kaj Guangdong-aj pladoj. Brogita bova stomako en restoracio Dongxingshun Ĝi estas restoracio malgranda sed tre fama. Ĝi troviĝas proksime de la Restoracio Ji de Rostita Viando, ĉar la strato estas mallarga, tial tie estas malfacile parki aŭtomobilojn. Do vi iru tien ne per aŭtomobilo. Tie la kelneroj kaj kuiristoj estas senescepte junaj, tamen kun trajtoj de malnovaj loĝantoj de Pekino. Ĝenerale la bova stomako estas preparata per arda salo, varma oleo aŭ bolanta akvo. Ĉi tie temas pri la brogita bov-stomako. La preparita plado estas nigra-blanka kaj fragila. Ĝi estas spicita per sezam-oleo, sojo, vinagro, diŝakitaj koriandro kaj senoprazo. Fine de la mangado, se vi prenas varman supon el restinta brogita saf-stomako kaj varma akvo kaj patkukon tegitan per sezamoj, do vi neniam forgesos, ke vi iam vizitis tiun restoracion. 1 2
|
|
|