• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-20 09:41:17    
Kvieta kaj komforta kvadrata korto de Pekino (2) (foto)

cri

La orientan kaj okcidentan domojn ligas muro en alteco de homo, meze de ĝi estas pordeto. Interne de la pordeto staras gravurita ligna ekrano. Ĉio tio dividis la korton en du partojn. La mallarĝa trairejo antaŭ la suda domo nomiĝas ekstera korto kaj interne de la pordeto estas interna korto, kies formo similas al kvadrato. Antaŭ la orienta kaj okcidenta domoj, proksime de la malalta muro staras po unu granda soforo, de kiu la korto ĉiam estas ombrata en somero.

La norda domo estas alta. Ĝi staras sur la bazo je 4 ŝtupoj, dum la orienta kaj la okcidenta kun verando estas malaltaj je unu ŝtupo. La norda domo, ĉefa konstruaĵo de la korto, konsistas el 3 ĉambroj. La meza ĉambro estas salono. Sur ĝia norda muro pendis pentraĵoj kaj legiĝis koplo, ĉe la muro kuŝis longa tablo kun florvazoj kaj incensujo. Meze de la tablo majeste staris ligna tabulo memore al la praŭloj. Antaŭ la longa tablo troviĝis kvadrata tablo, ambaŭflanke de ĝi sidis du brakseĝoj. En la festaj tagoj kaj precipe en la Printempa Festo la kvadrata tablo servis kiel altaro, sur kiu oni metis vinon, pladojn kaj diversajn kukojn. Sidiĝinte sur la brakseĝoj, la patriarko akceptis la gratulon de siaj posteuloj, kiuj laŭvice adorkliniĝis antaŭ li kaj esprimis al li siajn bondezirojn. Poste tiuj malnovaj moroj estis ne plu videblaj, sed oni ĉiam diskutis pri gravaj aferoj en la salono. Mi memoras, ke la salono funkciis ankaŭ kiel funebrejo, kiam miaj praavino kaj avino forpasis.

Ambaŭflanke de la salono troviĝas dormoĉambroj de la plejaĝuloj. Tiuj du ĉambroj, la plej bonaj en la tuta korto, estas varmaj vintre kaj malvarmetaj somere, dank' al la verando kaj grandaj fenestroj. Miaj praavo kaj avo forpasis, kiam mi estis tre juna, tial en la du ĉambroj de la norda domo loĝis miaj avino kaj praavino.

Aliaj familianoj loĝis en la orienta kaj okcidenta domoj ĉiu el 3 ĉambroj. Miaj gepatroj, frato kaj mi loĝis en la okcidenta domo kaj la familio de mia onklino en la orienta. La aranĝo de la orienta kaj okcidenta domoj estas simila al tiu de la norda: la meza ĉambro estas salono kaj ambaŭflanke dormoĉambroj. Kun kahela planko kaj grandaj fenestroj la ĉambroj estas komfortaj en somero, sed en vintro ili estas malvarmaj eĉ kun granda forno. Ĉiumatene mi vidis, ke sur la fenestroj estis glaciaj bildoj, similaj al montoj, nuboj kaj aliaj mirindaĵoj. La ŝanĝiĝemaj glaciaj bildoj ofte vekis mian scivolemon.

1  2