• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-20 09:41:17    
Kvieta kaj komforta kvadrata korto de Pekino (2) (foto)

cri

Ĉe la nordokcidento de la korto kuŝas granda ĉambro destinita por teni bagatelaĵojn. Ni nomis ĝin granda obskura ĉambro, ĉar en ĝi estas mallume. Norde de ĝi estas du ĉambroj, unu servis kiel kuirejo kun luko, kuirforno kaj krano kaj la alia, kiel tualetejo kun banujo kaj aliaj instalaĵoj.

Tiam mankis moderna kloako kaj oni devis mem solvi tiun problemon de sia korto. De tempo al tempo oni venigis kamparanojn, por ke ili forportu per fekaĵoporta ĉaro malpuraĵojn el la granda fosaĵo meze de la korto sub la kvadrataj brikoj. Poste oni denove metis la kovrilon, ŝutis teron sur ĝi, masonfermis ĝin per brikoj kaj la korto denove aspektis kiel antaŭe.

Antaŭe, en ĉiu kvadrata korto loĝis nur unu familio, sed poste, pro rapida kresko de la loĝantaro kaj malrapida domkonstruado en unu korto enloĝiĝis du, tri... eĉ pli ol dek familioj. Post la tertremo en Tangŝan en 1976, en multaj kortoj de Pekino senorde konstruiĝis kabanoj ŝirmantaj kontraŭ tertremo, kiuj poste fariĝis dometoj. Tiele, tiuj tipaj kvadrataj kortoj perdis siajn originajn trajtojn.

Kun la socia progreso, modernaj domoj anstataŭis iom post iom la malnovajn kvadratajn kortojn. En 1960, ankaŭ mia familio forlasis la korton, kie loĝis 4 generacioj de mia familio, kaj transloĝiĝis en etaĝdomon. De tiam, mi ne plu loĝis en kvadrata korto. 40 jaroj pasis en palpebruma daŭro, sed mi neniam forgesis la kvietan kaj komfortan kvadratan korton, en kiu mi pasigis mian infanecon.


1  2