• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-21 20:16:14    
Laŭgrade aperas efiko de ĉina plej granda inĝenieriaĵo de energi-konduko---inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento

cri
Antaŭ 3 jaroj por konduki riĉan naturgason el la ĉina okcidento al la meza kaj orienta regionoj, kie mankas energio, Ĉinio investis grandan kapitalon kaj komencis konstrui energi-kondukan inĝenieriaĵon longan je 4 000 kilometroj---la inĝenieriaĵon de konduko de naturgaso el okcidento al oriento. De la lasta jaro la inĝenieriaĵo laŭgrade provizas naturgason, en la fino de la lasta jaro tuta linio de la inĝenieriaĵo oficiale estis komerce administrata. Nun la naturgaso el la ĉina okcidento senĉese eniras en industriajn entreprenojn kaj popolanajn hejmojn en la ĉinaj meza kaj orienta regionoj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi la gravan rolon de la inĝenieriaĵo, bonvole aŭskultu!
La ekonomia forto estas relative potenca kaj la ekonomia pliiĝo estas relative rapida en la ĉinaj meza kaj orienta regionoj. La postulo de energio en la regionoj estas granda, sed mankas memproduktita energio en la regionoj. Aliflanke la ĉina okcidenta regiono posedas riĉan naturgasan riĉfonton, sed la ekonomia disvolvo relative postrestinta. Por malstreĉi la energi-mankon en la meza kaj orienta regionoj kaj samtempe helpi al riĉfonto de la okcidenta regiono trovi merkaton, en 2002 Ĉinio ekkonstruis la inĝenieriaĵon de konduko de naturgaso el okcidento al oriento. La totala investo de la inĝenieriaĵo estas 140 miliardoj da juanoj de renminbi, ĝis nun ĝi estas la energi-konduka inĝenieriaĵo kun plej granda skalo, plej longa distanco kaj plej multa investo en Ĉinio.
La ĉina meza provinco Henan estas unu el la provincoj, kiuj plej frue profitis de la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento. En oktobro de 2003, entreprenoj kaj loĝantoj en la provinca ĉefurbo Zhengzhou ekuzis naturgason kondukitan de la inĝenieriaĵo. Lastatempe raportisto renkontis sinjorinon Chang Yan en Zhengzhou, ŝi sciigis raportiston, ke antaŭ dek kelkaj jaroj ili uzis naturgason, sed la naturgaso ĉiam estis ne sufiĉa, nun ili uzas la naturgason kondukitan de la inĝenieriaĵo, la stato estas multe malsama.
"Antaŭe en la flanko de uzado de naturgaso, ekzemple ĉiuj homoj uzas naturgason por prepari vesperomanĝon en sama tempo, iutempe boligi raviolon kiel pekli raviolon. Sed de la naturgasa konduko de la inĝenieriaĵo, la naturgasa fonto estas tre sufiĉa."
La ĉina plej granda industria kaj komerca urbo Ŝanhajo estas la plej granda merkato de la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento. Laŭ plano, la kvanto de naturgaso kondukita al Ŝanhajo okupas trionon de la totala kvanto de naturgaso kondukita el okcidento al oriento. En la komenco de 2004, la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento oficiale provizis naturgason al Ŝanhajo. Vicestro de la ŝanhaja municipo sinjoro Zhou Yupeng sciigis raportiston, ke kvankam la ŝanhaja ekonomio rapide disvolviĝas, tamen en la flanko de riĉfontoj, Ŝanhajo estas la malriĉa regiono, 85% de ĉiujara naturgasa kvanto estas kondukita el aliaj lokoj. La registara oficisto diris, ke la naturgaso kondukita de la inĝenieriaĵo garantiis la ordinaran vivon de ŝanhajaj loĝantoj, kaj naturgaso el la okcidento ludos pli gravan rolon por la ŝanhaja ekonomia disvolvo en la estonteco.
Li diris:
"En 2003 ni uzis ĉirkaŭ 480 milionojn da kubmetroj de naturgaso en la tuta jaro, sed en 2004 ni uzis ĉirkaŭ miliardojn da kubmetroj, la uzokvanto duobliĝis. La pliiĝa kvanto fontis el la inĝenieriaĵo. La naturgaso el la okcidento al Ŝanhajo sufiĉe garantiis la vivuzan naturgason de loĝantoj, kaj akcelis la ŝanhajan energi-strukturan reguligadon, mi konvinkiĝas, ke oni certe vidos ĝian gravan signifon en la estonta disvolvo."
Vicestro de la municipo Zhou Yupeng sciigis raportiston, ke influate de la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento, nun la totala nombro de ŝanhajaj familioj uzantaj naturgason jam atingis 1,3 milionojn. Ekaperis rolo ke naturgaso el la okcidento helpas al Ŝanhajo malstreĉi mankon de elektroenergia provizo.
1  2