• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-21 20:16:14    
Laŭgrade aperas efiko de ĉina plej granda inĝenieriaĵo de energi-konduko---inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento

cri

La inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento malstreĉis la longtempan influon de mankon de energio al la orienta regiono, kiel naturgasa fonto Xinjiang kaj aliaj okcidentaj regionoj profitis de la inĝenieriaĵo. Ekzemple inter la granda investo de la inĝenieriaĵo pli ol 20 miliardoj da juanoj de renminbi estis investataj al Xinjiang por prospektorado kaj ekspluato de naturgasa kampo. Cetere, multaj konstruaj materialoj kaj mekanikaj instalaĵoj uzotaj en la konstruado de kanala inĝenieriaĵo estas aĉetitaj en la loko. Estro de la disvolva kaj reformada komitato de la Xinjiang-Ujgura Aŭtonoma Regiono sinjoro Liu Yanliang sciigis raportiston, ke la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento ŝanĝis la riĉfontan superecon de Xinjiang al la ekonomia supereco, kaj akcelis la lokan ekonomian disvolvon.
"En la flanko de ŝanĝo de la riĉfonta supereco de Xinjiang al la ekonomia supereco, la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento marŝis je la unua firma paŝo. La karba riĉfonto de Xinjiang okupas 40% de la karba riĉfonto de la tuta lando, la petrola riĉfonto de Xinjiang okupas 30% de la tutlanda tera petrola riĉfonto kaj la naturgasa rezervo okupas 34% de la tutlanda totala tera naturgasa rezervo. En la estonteco Xinjiang ŝanĝos la riĉfontan superecon al industria kaj ekonomia supereco."
Laŭ kalkulo de koncerna establaĵo, post la komerca administro de la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento, ĉiujare la regiono Xinjiang pliigos miliardojn da juanoj de renminbi de financa enspezo pro tio.
Koncerna specialisto montris, ke la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento ne nur samtempe akcelos la ekonomian pliiĝon de la ĉinaj orienta kaj okcidenta regionoj, sed ankaŭ plibonigos la staton de la ĉina meza kaj orienta ekologia medio, malpliigos atmosferan polucion kaj realigos kontinuigeblan disvolvon. Laŭ plano de la venonta jaro ĉiujare la inĝenieriaĵo provizos naturgason je 12 miliardoj da kubmetroj, tial ĉiujare ĉi tiu naturgaso povos anstataŭi 16 milionojn da tunoj de normaj karboj, kaj la kvanto de ellasita pulvoro estos malpliigata je ĉirkaŭ 300 mil tunoj.
Estro de la prienergia buroo sub la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Xu Dingming sciigis raportiston, ke la oficiala komerca administro de la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento montras, ke la ĉina naturgasa industrio eniris en rapide disvolvan periodon. Li diris:
"Ĉina naturgasa riĉfonto estas relative riĉa. Specialistoj antaŭkalkulis, ke la fine ekspluatebla kvanto de la ĉina naturgaso estas ĉirkaŭ 14 mil miliardoj da kubmetroj, nun ni trovis nur 3 000 miliardojn da kubmetroj, la naturgasa industrio troviĝas en la leviĝa periodo. Nun en la konsumo de energio la naturgaso okupas nur 2,8% ĝis 3%, antaŭkalkule en 2020 la proporcio estos ĉirkaŭ 10%."
Sinjoro Xu Dingming esprimis, ke sekve de la rapida disvolvo de la ĉina ekonomia konstruado kaj senĉesa pliiĝo de la naturgasa postulo, la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento faros gravan kontribuon en malstreĉo de manko de provizado de energio kaj elektro, pliigo de provizado de pura energio kaj reguligo de energia strukturo.
1  2