• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-26 16:31:33    
Ĉina nuklea industrio pasis 50-jaran brilan vojon

cri
La 15-an de januaro en 1955 la ĉina centra registaro faris la strategian decidon pri disvolvo de atomenergia afero, de tiam ĝis nun Ĉinio jam establis plenan nukleoindustrian sistemon, inkluzive de urania geologio, minfando, nuklea fuzaĵo, nuklea elektro, kaj studado de nukea scienco, la ĉina nuklea industrio pasis 50-jaran brilan vojon.
Laŭ konigo de koncerna persono de ĉina nacidefenda scienc-teknika industria komitato, en la lastaj 50 jaroj la ĉina nuklea industrio travivis 2 periodojn. De 1955 ĝis 1978, la ĉina nuklea industrio eniris en la krean periodon. En ĉi tiu periodo, la ĉina nuklea industrio ĉefe servis al la nacidefenda konstruado. Ĉinio studis kaj sukcese faris atombombon, hidrogenbombon kaj nukleoenergian submarŝipon kaj establis relative plenan nuklean scienc-teknikan industrian sistemon. De la ĉinaj reformado kaj malfermo ĝis nun, la ĉina nuklea industrio eniris en la 2-an disvolvan periodon. Oni kombinas militan kaj civilan utiligon de nuklea elektro, garantias la militan utiligon kaj turnas sin al la civila utiligo, kaj pace utiligas nuklean elektron, la konstruado de nukleoelektra stacio unuapaŝe sukcese komenciĝis, kaj la cirkula industrio de nuklea fuzaĵo akiris longatempan disvolvon. En ĉi tiu periodo unuapaŝe formiĝis la novtipa nuklea scienc-teknika industria sistemo.
En la komenco de la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, la nova Ĉinio fondiĝis nelonge, ĉiuj aferoj atendis reprosperigon. Por rompi nukleajn monopolon kaj ĉantaĝon de imperiismo kaj garantii la ŝtatan sekurecon, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio senhezite faris la strategian decidon pri disvolvo de la nuklea afero, dank'al tio, la ĉina nuklea industrio ekhavis sian grandan historian komencon.
Gvidate de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj kunlaborate kaj subtenate de tutlandaj diversaj fakoj, diversaj lokoj kaj la popola liberiga armeo, scienc-teknikaj personoj, funkciuloj kaj laborantoj de la nuklea industrio solidare unuiĝis, sin apogis sur la propraj fortoj, diligente luktis kaj per nur pli ol 4-jara tempo finkonstruis produktan linion de urania riĉigo.
La 16-an de oktobro en 1964, la unua atombombo studita, desengita kaj farita de Ĉinio sukcese eksplodis. La 17-an de junio en 1967, Ĉinio sukcesis la unuafojan eksperimenton de hidrogenbomba eksplodo. En septembro en 1971, la ĉina unua nukleoenergia submergebla ŝipo enakviĝis. La sukcesaj eksplodoj de atombombo kaj hidrogenbombo kaj la enakviĝo de la submergebla ŝipo estas la kreo en la ĉina nacia civilizacia historio kaj markas ke Ĉinio jam eniris en la liston de nukleaj grandaj landoj. La ĉina nacidefenda forto okazigis esencan salton, kaj Ĉinio reduktis distancon kun evoluintaj landoj sur gravaj scienc-teknikaj kampoj kaj eniris en la mondan scienc-teknikan antaŭan pozicion.
Ĉinio atingis aŭ proksimiĝis al la monda progresa nivelo sur la teknika kampo de nukleaj armiloj per pli malmulta investo ol tiu de Usono kaj eksa Sovetio.
1  2