• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-26 16:31:33    
Ĉina nuklea industrio pasis 50-jaran brilan vojon

cri

Sinjoro Deng Xiaoping komentis ke, se de la lastaj 60-aj jaroj Ĉinio ne posedas atombombon kaj hidrogenbombon nek pafis artsatelitojn, Ĉinio ne povas esti nomita la granda lando kun grava influo, nek havas la nunan internacian lokon. Tio spegulas nacian kapablon, tio estas ankaŭ nacia kaj ŝtata marko pri progreso.
Post la unuafoja entreprenada kreo, Ĉinio unuapaŝe establis relative plenan nuklean scienc-teknikan industrian sistemon.
Post la reformado kaj malfermo, la ĉina nacidefenda scienc-teknika industrio plenumis la strategion de "garantio de milita uzado kaj turno al civila uzado" oni disvolvis nuklean elektron, la ĉina nuklea afero komencis sian novan ĉapitron, kaj la konstruado de nuklea elektro akiris ĝojigan atingon.
En 1991 la unua nukleoelektra stacio kun la kapacito de 300 miloj da kilovattoj, desegnita kaj konstruita de Ĉinio, la nukleoelektra stacio Qinshan estas finkonstruita kaj komencis produktadon de elektro, tiam do finiĝis la historio de sennuklea elektro en la ĉina ĉeftero kaj realiĝis la grava transpaso de nukleoelektra ŝtatigo. Nun la nukleoelektraj stacioj Da Yawan kaj Ling'ao, kunlaboritaj de Ĉinio kaj Francio, kaj la dua nukleoelektra stacio Qinshan, desegnita kaj konstruita de Ĉinio, kaj la pezakva nukleoelektra stacio, kunlaborita de Ĉinio kaj Kanado, la 3-a nukleoelektra stacio Qianshan jam estas finkonstruita kaj komencis prouduktadon de elektro. Nun la ĉina nukleoelektra kapacito atingis 8 milionojn kaj 700 milojn da kilovattoj, kaj ĉiujare la stacioj povas liveri kelkdek miliardojn da kilovattohoroj de elektrokvanto. Jam unuapaŝe formiĝis la ĉina nukleoelektra industrio.
Koncerna respondeculo de la ĉina Nacidefenda Scienc-teknika Industria Komitato diris intervjuate, ke en la estontaj 10 jaroj per la rapideco de konstruo de 2 aŭ 3 da miliono-kilovattaj nukleoelektraj maŝinaroj en ĉiu jaro Ĉinio konstruos 27 novajn miliono-kilovattajn nukleoelektrajn maŝinarojn, kaj en 2020 la ĉina nukleoelektra kapacito atingos 40 milionojn da kilovattoj. Kaj la nukleoelektra kapacito okupos 4% aŭ pli multan de la elektra totala kapacito.
Post pli ol 20-jara disvolvo, Ĉinio posedas bazon kaj forton en flankoj de studado kaj ekspluatado de nukleoelektra tekniko, inĝenieriaĵaj instalaĵoj, instalaĵa produktado, inĝenieriaĵa konstruado kaj negoca administrado, povas mem desegni kaj konstrui 300-milo-kilovattan kaj 600-milo-kilovattan hidropneŭmatajn nukleoelektrajn maŝinarojn.
Duona jarcento pasis, Ĉinio jam establis sendependan kaj plenan nuklean scienc-teknikan industrian sistemon kaj estas unu el la kelkaj landoj, kiuj posedas plenan nuklean scienc-teknikan industrian sistemon en la mondo.
La nuklea tekniko estas vaste uzata sur kampoj de industrio, agrikulturo, medicino, riĉfontoj, medio, publika sekuro, milito kaj scienca studado, kaj la uzado akiris rimarkindan socian kaj ekonomian efikon.
1  2