• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-27 13:14:52    
Xi'an, la komenco de la Silka Vojo (1)

cri
Antaŭ la sunleviĝo la urbo Xi'an estis vualita de maldensa nebulo. De la urbomuroj aŭdiĝis paŝbruoj de korpo-ekzercantaj urbanoj kaj bicikla tintado. Kaj la vigla tago de la antikva urbo ŝajne komenciĝis tie.
La sceno vekis ĉe mi la imagon pri la antikva urbo Chang'an antaŭ 1000 jaroj: Stratoj dense kruciĝas, butikoj staras unu apud alia, homfluoj bruas surstrate, en butikoj de silkaĵoj oni elektas diversajn varojn, en hoteloj nacimalplimultaj virinoj dancas gracie... Subite aŭdiĝas kamela tintado. Per rigardo oni sekvas la karavanon, kiu direktas sin okcidenten sur la longan Silkan Vojon.
RUINO DE LA URBO
Mi informiĝis, ke nun ankoraŭ videblas ruino de la urbomuro de Chang'an, la ĉefurbo de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. --25 p.K.). Chang'an funkciis kiel komenco de la Silka Vojo. Mi do decidis viziti la ruinon.
La urbo Chang'an situis sur Longshouyuan-altebenaĵo, nordokcidente de Xi'an, la ĉefurbo de la nuna Shaanxi-provinco. Tie sur la vasta komparo ne vidiĝas bonordaj stratoj nek altaj domoj. Nia aŭto rampis sur malglata vojo, postlasante striojn da polvo.
"Ni jam venis en la ruinon de la urbo de la Okcidenta Han-dinastio. Ĝi kovras entute 35 kvadratajn kilometrojn. Ĉi tie estas malpermesate konstrui domojn," diris al mi arkeologo s-ro Wang.
Post kelkaj minutoj la aŭto venis en Mazhai-vilaĝon. Antaŭ ni aperis du ekranmuroj, kiuj baris al mi la rigardon. Ĉe murangulo staras steleo kun surskribo "Ruino de Chang'an de Han- dinastio". Wang diris al mi, ke tio estas la suda muro de la urbo. Mi iris proksimen kaj vidis, ke la tero estas flava. Mi frapis ĝin per fingro kaj trovis, ke la muro estas fortika kiel ŝtono. Mi grimpis sur ĝin kaj vidis, ke la bone konservitaj suda kaj orienta muroj sin etendas malproksimen.
Wang diris al mi, ke en Han-dinastio en la urbo estis tri grandaj konstuaĵaroj, t.e., la palacoj Changle, Weiyang kaj Jianzhang. En la palaco Weiyang estis granda silkaĵ-farejo, destinita por produkti kaj tinkturi altklasajn silkaĵojn por la imperiestra familio.
1  2