• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-27 13:14:52    
Xi'an, la komenco de la Silka Vojo (1)

cri

BONE KONSTRUITA URBO
Post pluveto mi vizitis la Historian Muzeon de Shaanxi.
En la muzeo mi sentis min kvazaŭ en la historia galerio. La tieaj antikvaj bronzaĵoj, faritaj en la dinastioj Shang kaj Zhou (la 17-a jc-256 a.K.), grandioza legio de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, sagoj kaj spadoj de Qin-dinastio (221-206 a.K.), tegoloj kaj ŝtonaj skulptaĵoj de Han-dinastio, trikoloraj fajencaĵoj, oraĵoj, arĝentaĵoj kaj mauzoleaj freskoj de Tang-dinastio (618-907) reaperigis siatempan prosperon.
La eksponataj brilaj moneroj romanaj, persaj kaj japanaj, kaj elterigitaj medikamentoj bone konservitaj pli ol 1000 jarojn montras la ekonomian interŝanĝon iner Ĉinio kaj Okcidento siatempe kaj vekas rememoron pri la Silka Vojo en la antikveco.
Laboranto de la muzeo diris al mi, ke la urbo Chang'an konsistis el tri partoj, nome, imperiestra urbo, registara urbo kaj ekstera urbo, kun totala areo de 81.8 kvadrataj kilometroj, 2-oble pli granda ol tiu en Han-dinastio kaj 7-oble pli granda ol tiu en Ming-dinastio (1368-1644). La imperiestra urbo situis alte, kio simbolis, ke la imperiestra povo estas plej alta. En la registaraj oficejoj. En la ekstera urbo etendiĝis 11 stratoj nord-sudaj kaj 14 stratoj orient-okcidentaj, kiuj dividis la urbon en 108 kvartalojn, kie estis temploj, loĝdomoj de aristokratoj kaj ordinaraj urbanoj. Metiejoj kaj vendejoj troviĝis ĉefe en la orienta kaj okcidenta distriktoj. Zhuque, la plej longa strato en la urbo siatempe, estis 155 m larĝa, sed en la sama tempo la plej larĝa strato de Romanio estis nur 12 m. En Chang'an vivis pli ol miliono da loĝantoj. Ĝi estis la urbo plej bone projektita en la ĉina historio kaj la plej granda urbo en la mondo siatempe. S-ro Li Wei, vicdirektoro de la muzeo, diris al mi, ke tiam Chang'an estis staplejo de silkaĵoj el diversaj lokoj de Ĉinio. Tiam laboris en la urbo pli ol 700 teksistoj kaj brodistoj speciale por la imperiestraj familianoj.
EKSTER KAIYUAN-PORDEGO
Chan'an havis 12 urbopordegojn. Kaiyuan, ekirpunkto de la Silka Vojo, estis unu el ili. Antaŭ pli ol 10 jarcentoj fama bonzo Xuanzang eliris el la urbo ĝuste tra ĝi kaj komencis sian longan vojaĝon al Hindio por pilgrimado. Multaj alilandaj diplomatoj, intelektuloj kaj komercistoj eniris Chang'an tra tiu ĉi pordego.
En iu hela tago mi vizitis ĝin. Tie estis grupo da gigantaj ŝtonaj skulptaĵoj: karavano el 13 kameloj, 2 ĉevaloj kaj 6 homoj. Sur la bestoj estis granda pakĵoj de silkaĵoj. Ĉe la fronto de la karavano staris okcidenta komercisto kun alta nazo kaj profundaj orbitoj.Oni diris al mi, ke en Tang-dinastio la mejloŝtonoj markis, ke la distanco inter Kaiyuan-pordego kaj la oficejo de la ĝenerala gubernatoro de Anxi (en Xinjiang) estas ch. 5000 km.
1  2