• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-01 15:28:07    
Prosperas la merkato por Printempa Festo

cri

Karaj amikoj, la 9-a de februaro estos la ĉina tradicia festo—Printempa Festo. Nun prosperas la merkato por Printempa Festo, kaj ĉinoj aktive faras preparon por la ĝojiga festo. Karaj amikoj, hodiaŭ ni kune kun vi babilos pri la merkato por Printempa Festo.
Lastatempe en iu turisma oficejo, raportistino renkontis sinjorinon Liu Xiao, kiu faras konsulton pri turismo en Printempa Festo. Ŝi sciigis al la raportistino:
"De mia infaneco, mi travivas Printempan Feston en la nordo de Ĉinio, kie mi naskiĝis kaj kreskis. Ni pakis ĝiaŭziojn kaj bruligis krakilojn, interese! Sed la kuranta jaro havas specialan signifon por mi, ĉar mi ĵus edziniĝis, mi kaj mia edzo decidis travivi nian mielmonaton per la 7-taga libertempo en Printempa Festo. Mi elektis memvojaĝon al Hainan, la suda bela provinco de Ĉinio. La klimato de Hainan estas varma, malsama ol en Pekino. Hodiaŭ mi venis al la turisma oficejo, por vidi ĉu la turisma oficejo povas antaŭmendi aviadilajn biletojn kaj hotelon por ni."
Kiel sinjorino Liu Xiao, multaj ĉinoj elektis vojaĝon en Printempa Festo. Por multaj ĉinoj, la ŝanco estas malfacile akirebla, ke familianoj kaj amikoj povas kuniĝi, tial pli kaj pli multaj ĉinoj elektis vojaĝon por travivi la ĉinan tradician feston---Printempan Feston.
Respondeculo de la ĉina Internacia Turisma Oficejo Shen Zhou sinjoro Cheng Weimin konigis al raportistino, ke en Printempa Festo de la kuranta jaro, la turisma merkato ĉefe estas la merkato de enlanda vojaĝo kaj eksterlanda vojaĝo. Pri la enlanda vojaĝo, la vojaĝaj linioj ĉefe estas vojaĝoj al Hainan, Sanya, Xiamen kaj aliaj ĉinaj famaj urboj, pri la eksterlanda vojaĝo, la linioj ĉefe estas vojaĝoj al malfermaj lokoj, ekzemple Japanio, Korea Respubliko, Aŭstralio, Eŭropa Unio kaj Afrikaj malfermaj lokoj. Li diris:
"Laŭ la nuna menda stato, pri la enlanda vojaĝo, pli multaj ĉinoj mendis la vojaĝon al Hainan, ĉar Hainan estas najbara de maro kaj ĝia klimato estas varma. Pri la eksterlanda vojaĝo, pli multaj ĉinoj mendis vojaĝon al Aŭstralio, Egiptio kaj Turkio, antaŭe ni ne atendis, ke la linioj pri vojaĝo al Egiptio kaj Turkio estas menditaj de tiel multaj homoj. Ĝis nun la linioj jam estis plene menditaj."
Sinjorino Cheng Weimin konigis, ke sekve de la pliigo de konsuma nivelo de ĉinoj kaj malfermo de pli kaj pli da eksterlandaj vojaĝaj lokoj, turismaj oficejoj kreis multajn novajn profundvojaĝajn liniojn por kontentigi la turisman merkaton en Printempa Festo. Ekzemple antaŭe oni vojaĝis al 15 landoj en nur 15 tagoj, nun oni povas vojaĝi al 3 aŭ 4 landoj en kelkdekaj tagoj, per ĉi tiu profundvojaĝo, oni ne nur malintensigos sin, sed ankaŭ pli profunde komprenos kulturojn, morojn kaj kutimojn de aliaj landoj.
Jen, sekve de la pliigo de enspezo de ĉinoj, turismo fariĝas nemankigebla enhavo en la vivo de ĉinoj, precipe en festo pli kaj pli multaj ĉinoj elektas vojaĝon. Iuj vojaĝas per si mem kaj iuj per turismaj oficejoj. Eliri el la patrolando kaj vidi la mondon estas espero de multaj ĉinoj.

1  2  3