• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-01 15:28:07    
Prosperas la merkato por Printempa Festo

cri

Karaj aŭskultantoj, ĉinoj ŝatas plezurpromeni en templa foiro en Printempa Festo. En antikveco templa foiro estis solena aktivado por rememori prapatrojn. Sekve de la ekonomia disvolvo kaj postulo de interfluo, templa foiro laŭgrade enhavas negocan aktivadon. Tiam la templa foiro ankaŭ estas nomita "templa merkato" kaj fariĝis grava maniero de ĉinaj merkatoj. Poste pro postulo de homoj, laŭgrade amuzaj aktivadoj estas enhavitaj en templa foiro. Tial formiĝis hodiaŭa templa forio. En la kuranta jaro troviĝos pli ol 30 templaj foiroj en la Printempa Festo, interalie fremda templa foiro Shijingshan estas tre speciala. La fremda templa foiro Shijinashan liveros ŝancon, ke ĉinoj ne nur ĝuis jarpasigajn originalajn aĵojn ekzemple pekinajn manĝetojn, sed ankaŭ spertis fremdlandajn aĵojn, ekzemple brazilan rostitan viandon kaj rusan dancon.
Respondeca pri la fremda templa foiro Shijinshan en Printempa Festo en 2005, vicĝenerala direktorino Zhang Ling konigis:
"Nia fremda templa foiro havas temon "bonvenigo al printempo". Ni ornamos la kampon de templa foiro per freŝaj floroj, diversaj donacoj, amindaj karikaturaj personoj kaj aliaj eŭropostilaj ornamaĵoj. Fremda templa foiro kompreneble estas malsama ol tradicia ĉina templa foiro. En la kuranta jaro ni ne nur invitis rusajn, italajn, turkajn kaj aliaj fremdalandajn aktorojn, sed ankaŭ kunlaboris kun itala amuza korporacio SBVISA. La korporacio liveros al ni amuzajn programojn kaj helpos al ni kontakti eŭropajn artajn grupojn. En flanko de desegno, la itala korporacio elmetos pli bonajn proponojn por ni, kaj la templa foiro estos pli plena de fremda gusto. "
La prezo de la fremda templa foiro estas malalta, kaj por maljunuloj kaj knaboj templa foiro estas senpaga. Ĉiuj homoj trovos sian ĝojon en diversaj templaj foiroj ĉu estas ĉina tradicia ĉu estas fremda.
Karaj aŭskultantoj, ĉinoj tre atentas vespermanĝon en Printempa Festo, la vespermanĝo en Printempa Festo estas nomita "jarvespermanĝo". En vespero de Printempa Festo, ĉinoj kolektiĝas kaj kune ĝuas bongustan vespermanĝon.
Antaŭe ĉinoj ofte vespermanĝis en hejmo, sed en la kuranta jaro multaj ĉinoj elektis restoracion por vespermanĝo. Laŭ konigo, antaŭ pli ol unu monato, oni komencis mendi vespermanĝon.  Laŭ donitaĵoj de la Komerca Buroo de Haikou, ĉina suda urbo, nun la proporcio de jam menditaj tabloj de meza-kaj-altanivelaj restoracioj en la urbo Haikou jam superis 90%. Multaj restoracioj preparis vesperon de kanto kaj danco por gastoj, kaj donacos vinon al gastoj.Karaj aŭskultantoj, sendube Printempa Festo liveras bonan komercan ŝancon, kaj nun diversaj industrioj estas pretaj por la festo. Prosperas la merkato por Printempa Festo.
1  2  3