• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-01 15:47:59    
Xi'an, la komenco de la Silka Vojo (2)

cri
SUBTERA TREZOREJO DE SILKAĴOJ
Kvankam historiaj dokumentoj notas, ke en Chang'an de Tang-dinastio silkaĵoj estis amasigitaj kiel monteto. Tamen antaŭ 10 jaroj, kiam mi vizitis la muzeon, mi vidis, ke la eksponataj silkaj pecoj estas elfositaj el antikvaj tomboj en Xinjiang kaj aliaj lokoj. Mi vere bedauris tion. Ĉi-foje mi propraokule vidis belajn silkaĵoj eltrovitajn el la subtera palaco de la antikva pagodo de Famen-templo, 120 km for de la urbo Xi'an. Finfine mi trovis ateston pri la noto menciita supre.
Printempe de 1987, ĉinaj arkeologoj malkaŝis subteran palacon, konstruitan antaŭ 1100 jaroj, kiam oni riparis la antikvan pagodon, kaj trovis tie 4 fingrajn relikvojn de Ŝakjamunio kaj milojn da trezoroj de la imperiestra familio de Tang-dinastio. Ĉiuj tiuj trezoroj estas eksponataj en la muzeo de Famen-templo.
Sur tiea steleo legiĝas, ke la imperiestroj kaj iliaj edzinoj de Tang-dinastio donacis al la templo pli ol 700 kasajojn, jakojn, ĉapojn, jupojn kaj kusenojn. La kvalito kaj teksarto de tiuj silkajhoj malkovritaj en Dunhuang, Gansu-provinco, kaj Turpan, Xinjiang. El tio vidiĝas, kiom grava estas la eltrovo.
Inter la silkaĵoj estas sateno, gazo, muslino, fulardo, brodaĵo, brokato k.a. Tie la brodaĵo tre interesis min. Ĝi estis farita el orumitaj silkaj fadenoj kun diametro de 0.1 mm, malpli dikaj ol la homa haro. Oni diris, ke hodiau Ĉinio povas fari orumitajn fadenojn kun diametro de 0.3 mm.
En la ekspozicio mi vidis ankaŭ broditan jakon el orumitaj fadenoj, kasajon kun oraj desegnoj, jupon kaj kusenon, destinitajn por la oran bodisatvo proponita de la imperiestro Li Cui (859-873 sur la trono) de Tang-dinastio. Kvankam ili estis faritaj antaŭ pli ol 1000 jarojn, tamen ili estis brilaj kiel novaj. La delikataj floroj kaj nuboj brokitaj sur ili montris la altan metiartan nivelon de Tang-dinastio.
ATESTO DE AMIKA INTERŜANĜO
Tang-dinastio estis potenca en ekonomiaj kaj militaj fortoj siatempe. Chang'an estis ne nur politika kaj ekonomia centro de la tuta lando, sed ankau ĝia kultura centro. Tiam Tang-dinastio havis diplomatiajn rilatojn kun pli ol 100 landoj kaj en Chang'an loĝis 50 miloj da alilandanoj. La sukcesan interŝanĝon inter Ĉinio kaj aliaj landoj atestis ankaŭ la grandioza maŭzoleo de imperiestro Li Zhi (650-684 sur la trono) kaj lia dezino Wu Zetian (690-705 sur la trono), unusola imperiestrino en la ĉina historio.
La maŭzoleo de Li Zhi kaj Wu Zetian situas sur la alta Wulingyuan. En Xi'an kuŝas pli ol 70 mauzoleoj de imperiestroj de Han- kaj Tang-dinastioj, kiuj formis imponan spektaklon.
Rigardate de malproksime, la maŭzoleoj aspektas kiel virino kun langa hararo, kiu kuŝas surdorse kun la lapo norde kaj la piedoj sude, dum la du montpintoj, starantaj oriente kaj okcidente, aspektas kiel ŝiaj mamoj. Mi suriris la monton laŭ la ŝtonaj ŝtupoj, pensante, ke post nelonge mi povos rigardi ĉirkaŭen sur la supro de la monto. Tamen la supren-irado estis laciga, anheliga kaj ŝvitiga. Iomete ripozinte sub arbo, mi daŭrigis mian supren-grimpadon. Ĉe la vojo staris gigantaj ŝtonaj homoj, skulptitaj kolonoj kaj steleoj kaj krome tie staris ankaŭ 61 ŝtonaj skulptitaj diplomatoj. Nia ĉiĉerono diris al mi, ke senditoj el 61 landoj ĉeestis la funebran ceremonion por imperiestro Li Zhi. Wu Zetian ordonis artistojn fari ŝtonajn skulptaĵojn imite la sen ditajn diplomatojn. Komence tie estis 2 kromhaloj por loki la skulptitajn figurojn. Sed poste ne nur malaperis la haloj, sed ankaŭ la ŝtonaj skulptajhoj estis eroziitaj. Tial sur ili la gravuritaj epigrafoj fariĝis malklaraj, escepte tiujn sur tri ŝtonaj statuoj. Laŭ la epigrafoj la 3 senditoj venis el la landoj, kiuj situis en la hodiaŭaj Irano, Afganio kaj Xinjiang. Ili tenis amikajn rilatojn kun Tangimperio siatempe.
1  2