• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-01 15:47:59    
Xi'an, la komenco de la Silka Vojo (2)

cri

GRANATO DE LINTONG
De la ekonomia interŝanĝo sur la Silka Vojo profitis ne nur la okcidentanoj, sed ankaŭ la orientanoj. Ĉinio enkondukis de Okcidento kotonon kaj ankaŭ bonrasajn ĉevalojn, felojn, lanaĵojn, glazuraĵojn kaj multspecajn plantojn, kiaj luzerno, vinbero, kukumo, juglando kaj granato, kiuj multe riĉigis la vivon de la ĉina popolo. Budhismo, islamismo, hinda filozofio, greka kaj roma pentrarto, muzikoj kaj dancoj enkondukitaj el Okcidento multe influis la ĉinan kulturon.
En Lintong-gubernio proksime de Xi'an, mi estis forte interesita de ruĝaj granatoj.
Lintong estas fama produktejo de granatoj. Lau vojstreko mi iris al vilaĝo, kies granatĝardenoj etendiĝas ĝis dekoj da kilometroj. En la ĝardenoj ĉie vidiĝis ĝardenistoj rikoltantaj fruktojn. La branĉoj kliniĝis de granatoj. La plej granda granato pezis pli ol duonkilogramon. En la okuloj de la ĉinoj granato estas simbolo de riĉo, feliĉo kaj abundo da gefiloj. En Shaanxi-provinco, ĉe la nupto kaj naskiĝo de beboj oni donacas kapkusenon kun broditaj granatoj por gratulado. Vespere de la Aŭtunmeza Festo oni kutime manĝas freŝajn granatojn kaj kukojn, ĝuante la brilan lunon. Tiam la maljunuloj ofte rakontas al infanoj, kiel Zhang Qian, pioniro de la vojaĝantoj sur la Silka Vojo, enkondukis granatojn el Okcidento en Ĉinion.
1  2