• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-03 17:42:28    
Ĉina trinkaĵa reĝo---Zong Qinghou

cri
Antaŭ pli ol 10 jaroj 42-jaraĝa viro komencis sian entreprenan kreon. Li neniam pensis ke li estos unu el la gvidantoj de la ĉina trinkaĵa industrio kaj kreos multajn mirindaĵojn. La legenda persono estas sinjoro Zong Qinghou, la ĉina trinkaĵa reĝo kaj ĝenerala direktoro de la grupo Wa Haha en la ĉina suda urbo Hangzhou. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi la legendan personon, sinjoron Zong Qinghou. Bonvole aŭskultu!
60-jara Zong Qinghou estas altastatura kaj fortika kaj lia parolo estas orda. Antaŭ 18 jaroj en la ĉina orienta urbo Hangzhou, Zong Qinghou kaj aliaj 2 homoj kune entreprenis malgrandan manĝaĵan fabrikon per pruntitaj 100 miloj da juanoj de renminbi kaj komencis la vojon de entreprena kreo. Poste senĉese vastiĝis la malgranda manĝaĵa fabriko, laŭgrade disvolviĝis kaj estas granda entrepreno produktanta trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. Post 4 jaroj de la entreprena kreo, Zeng Qinghou oficiale establis Limigitan Korporacion de Grupo Wa Haha en la ĉina suda urbo Hangzhou, de tiam lia entrepreno laŭgrade iris sur la vojon de skala negocado.
Post 5-jara disvolvo, la grupo Wahaha jam estas fama entrepreno produktanta trinkaĵojn kaj manĝaĵojn en Ĉinio. Tiam Zong Qinghou ne estis kontenta pro la stato, sed komencis pripensi alian problemon, kiel oni igu la grupon pli rapide kaj pli bone disvolviĝi. Por tio li decidis enkonduki investon de translandaj korporacioj.
Enkondukante eksteran kapitalon, Zong Qinghou persistis en la regpotenco pri la entreprena administrado, samtempe li postulis ke kuninvestita entrepeno ne eksigu laborantojn en antaŭa entrepreno de la ĉina flanko, kiuj aĝis jam pli ol 45-jarojn. Zong Qinghou konigis la kialon intervjuate.
"Ni ĉefe kondukos teknikon kaj kapitalon por helpi al ni disvolvon kaj rapidigi nian disvolvon, tial establante la kuninvestitan entreprenon ni devas regi la entreprenan administran potencon, alie la kuna investo signifas doni la entreprenon al aliaj homoj. Cetere, la disvolvo de la entrepreno dependas de la laborantoj, tial se kuninvesto damaĝos interesojn de laborantoj, tio estas absolute ne permesata."
Nun, la Limigita Korporacio de Grupo Wa Haha estas la ĉina plej granda kaj la 5-a granda fabriko de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj en la mondo. La totala kapitalo superis 6 miliardojn da juanoj de renminbi. Laŭ statistiko, inter 6,25 boteloj da konsumata trinkaĵo, ekzistas unu produkto de la grupo Wa Haha.
Gvidanta la grupon Wa Haha, Zong Qinghou kreis multajn miraklojn. Interalie la afero plej laŭdata de la industrio de trinkaĵo kaj manĝaĵo estas, ke li kreis ĉinan propran trinkaĵon de cola----Feichang Kele, kiam fremdalandaj markoj pri cola, kiel coca-cola kaj pepsi-cola preskaŭ okupas la tutan ĉinan merkaton de cola, li ŝovis kuraĝe sian produkton  en la merkaton, kiu estis rigardata kiel monopoleca tereno de la trinkaĵa industrio.
1  2