• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-03 17:42:28    
Ĉina trinkaĵa reĝo---Zong Qinghou

cri

Tio estas fame konata, ke en la tutmonda industrio pri trinkaĵoj Coca-cola kaj Pepsi-cola okupas absolutan superecon. En la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, la du translandaj korporacioj komencis eniri en la ĉinan merkaton kaj rapide okupis pli ol duonon de la ĉina trinkaĵa merkato. Post esploro Zong Qinghou trovis, ke la du translandaj korporacioj jam eniris en Ĉinion multajn jarojn, sed ili neniam ekspluatis la ĉinan vastan kamparan merkaton. Rigardinte la grandan komercan ŝancon, antaŭ 8 jaroj la grupo Wahaha kreis la trinkaĵon---Feichang-kele kaj oficiale faris defion al Coca-cola kaj Pepsi-cola. Oni priskribis la strategion ke la kamparo ĉirkaŭas urbojn, sed Zong Qinghou ne tre konsentis la diron. Li diris:
"Ni nur evitis la superecon de Coca-cola kaj Pepsi-cola kaj trovis ilian malfortan lokon, ni la unua ekspluatis la merkaton. Nun ni okupas superecon en provincoj, kie Coca-cola kaj Pepsi-cola ne fondis entreprenojn."
Zong Qinghou konigis, ke ekspluatante la kamparan merkaton, la grupo Wa Haha garantiis la kvaliton, samtempe kun tio malpliigis produktokoston per multaj rimedoj kaj igis ĉinajn kamparanojn per relative malalta prezo aĉeti la trinkaĵon de Feichang-kele. Nun la jarprodukta kvanto de Feichang-kele superis 600 milojn da tunoj kaj ĝia okupa proporcio en la ĉina merkato de karbona trinkaĵo pliiĝas laŭjare. Kvankam Coca-cola kaj Pepsi-cola okupas absolutan superecon, tamen Feichangkele de la grupo Wa Haha preskaŭ okupas la tutan kamparan merkaton.
Akirinte sukceson en la propra merkato, Zong Qinghou ĵetis sian rigardon al hejmo de Coca-cola---Usono. En apribo de 2004, la grupo Wa Haha ekvendis la trinkaĵon Feichang-kele en la usona merkato. La agmaniero refoje sukcesas. Zong Qinghou sciigis raportiston, ke nun multaj usonaj korporacioj postulas distribui la trinkaĵon Feichangkele por la ŝtato kiel perantoj.
En la intervjuado, raportisto trovis konfuzivan fenomenon. Kiel gvidanto de ĉina trinkaĵa industrio, la grupo Wa Haha ne havas konsilion de direktoroj nek viĉĝeneralan direktoron, Zong Qinghou estas ĝenerala direktoro, kaj li decidas ĉiujn aferojn de la entrepreno, eĉ la malgranda afero, ke subaj entreprenoj aĉetu transportan aŭton, estas decidita de Zong Qinghou. Raportisto demandis, ĉu ĉi tiu administra maniero influas la disvolvon de la entrepreno, Zong Qinghou sciigis sian propran opinion.
"Ni konfirmas, ke mi sola prenas potencon de la entrepreno, sed laŭ mi la agmaniero estas relativa. En sukcesaj grandaj entreprenoj de Ĉinio, ekzistas forta gvidanto, ili solaj prenas potencon kaj estas tiranaj. Mi opiniias, ke en la ĉina nuna periodo entrepreno volas bone disvolviĝi, ĝia gvidanto devas esti tirana, sed samtempe esti klera."
Zong Qinghou sciigis raportiston, ke ellaborante entreprenan disvolvan strategion kaj aliajn gravajn problemojn, en multaj statoj li vaste aŭskultas opiniojn de subuloj poste faras decidon.
Intervjuante lin, raportisto sentis, ke ĉi tiu aparta administra modelo estas konfirmita de laborantoj de la grupo Wa Haha. Sinjoro Shan Qining, kiu jam laboras en la grupo pli ol 10 jarojn, nun respondecas pri ekstera kontakto de la grupo. Li diris:
"Mi sentas ke la administra modelo de Wahaha estas tre aparta. La plej granda supereco de la modelo estas malpliigi mezajn ĉenerojn, tio povas garantii ke la decido de ĝenerala direktoro Zong Qinghou estu glate plenumata. Ĉi tiuj rilatoj estas tre senbaraj kaj efikaj."
Same kiel gvidanto de ĉinaj grandaj trinkaĵaj entreprenoj, ĝenerala direktoro de la grupo Huiyuan sinjoro Zhu Xinli estas malsama en agmaniero ol Zong Qinghou. Intervjuate sinjoro Zhu Xinli esprimis, ke li donis multajn potencojn al vicĝenerala direktoro. Sed li alte taksis la administran modelon de Zong Qinghou.
"En administrado Zong Qinghou tre atentas detalon. Mi opinias, ke gvidanto devas atenti detalon, ĉar ofte aperas problemo en detalo. Tial se vi estas gvidanto tre atentanta detalon, multaj homoj inkluzive de subuloj ne trompas vin."
Intervjuate, Zong Qinghou sciigis raportiston, ke en 2005 la grupo Wa Haha daŭre kreos novajn produktojn en trinkaĵa kaj manĝaĵa flankoj, samtempe eniros en novajn kampojn de ĉiutagaj necesaĵoj, kemiaj industriaj produktoj kaj la industrio de doma kaj biena proprietoj.
Samtempe kun tio, la grupo Wa Haha laŭgrade instalos trinkaĵajn prilaborajn fabrikojn en evoluantaj landoj, kaj disvolvos la markon Wa Haha, ke ĝi estu la monda Wa Haha.
1  2