• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-04 15:20:08    
Ĉinaj kaj fremdlandaj ekonomirondaj personoj antaŭvidas bonan ĉinan ekonomion en 2005

cri
Laŭ statistikaj donitaĵoj lastatempe publikigitaj de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo, en 2004 la pliiĝa tendenco de la ĉina ekonomio estis forta, kaj la ĉina totala enlanda produktovaloro pliiĝis je 9,5% ol en 2003. Iuj ĉinaj kaj fremdlandaj ekonomirondaj personoj esprimis intervjuate, ke en 2005 la ĉina ekonomio espereble daŭre tenos stabilan kaj relative disvolvan tendencon, kaj la pliiĝo de la ĉina ekonomio utilas al ekonomia disvolvo de aliaj landoj en la mondo.
Laŭ unuapaŝaj statistikaj donitaĵoj, en 2004 la ĉina ekonomio tenis stabilan kaj relative disvolvan tendencon. La ĉina totala enlanda produktovaloro superis 13 000 miliardojn da juanoj de renminbi, la tutjara totala grena produktokvanto proksimiĝis al 470 miliardoj da kilogramoj, relative pliiĝis la enspezo de loĝantoj en urboj kaj kamparo, interalie efektiva pliiĝo de kamparana pokapa neta enspezo superis 6%, la tutjara eksport-importa sumo superis 1 100 miliardojn da usonaj dolaroj, rekte utiligita ekstera kapitalo superis 60 miliardojn da usonaj dolaroj kaj la ŝtata fremdvaluta rezervo superis 600 miliardojn da usonaj dolaroj.
Pri la atingo de la ĉina ekonomio en 2004, estro de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo sinjoro Li Deshui analizis, ke la ĉina ekonomio daŭre tenas stabilan kaj rapidan pliiĝon, tio havas necesecon.
"De 1978 ĝis la kuranta jaro, la ĉiujara pliiĝa rapideco de la ĉina ekonomio estas 9,4%, en 2004 la pliiĝa rapideco de la ĉina ekonomio baze estis sur la meznombra nivelo de la lastaj pli ol 20 jaroj. Cetere, la interna forto de la ĉina ekonomia pliiĝo vere estas tre potenca, la investa postulo estas tre prospera kaj sekve de la altiĝo de la popola vivnivelo kaj ekonomia enspezo, la konsumo estas vigla. Kaj en la lasta jaro la internacia ekonomio bone disvolviĝis, tio tre utilis al la ĉina eksportado."
Sinjoro Li Deshui analizis, ke en 2003 la ĉina ekonomio eniris en la novan pliiĝan periodon. Sed aperis elstaraj problemoj en la ekonomia rapida pliiĝo. Ekzemple, aperis trorapida pliiĝo de la investo de fiksa kapitalo, interalie investo en iuj industrioj estas "tro varma", la grena produkta kvanto malpliiĝis en sinsekvaj 5 jaroj, grena prezaro komencis pliiĝon kaj altiris prezojn pliiĝi. Por solvi la problemojn kaj eviti aperon de granda ondo en la ekonomia funkciado, la ĉina registaro alprenis rimedojn de makroskopa reguligado. Sinjoro Li Deshui opiniis, ke ĉar rimedoj de la makroskopa reguligado jam akiris evidentan efikon, tial iuj elstaraj problemoj en la ĉina ekonomia funkciado estas laŭgrade solvataj.
Antaŭ nelonge, la ĉina registaro jam evidente esprimis, ke en 2005 Ĉinio daŭre alprenos rimedojn, pluapaŝe fortigos makroskopan reguligadon por garantii ekonomian stabilan kaj relative rapidan disvolvon. Interalie kiel grava rimedo de makroskopa reguligado la financa politiko ŝanĝiĝis de la lasta vastiga politiko al taŭga kaj stabila politiko. Antaŭ 7 jaroj, por malstreĉi baton de la azia financa krizo, la ĉina registaro komencis plenumi vastigan kaj pozitivan financan politikon, per rimedoj de emisio de amaso da ŝtataj ŝuldoj kaj pliigo de investo de grandaj konstruaj programoj, la ĉina registaro vastigis enlandan postulon kaj stimulis ekonomian pliiĝon. Estro de la fako de studado de makroskopa reguligado de la disvolva studada centro sub la Ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Lu Zhongyuan opiniis, ke la pozitiva financa politiko ludis pozitivan rolon en la procezo de la ĉina ekonomia pliiĝo, sed ĉi tiu politiko jam ne estas konforma al la postulo de la stabila disvolvo de la ĉina ekonomio.
1  2  3