• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-04 15:20:08    
Ĉinaj kaj fremdlandaj ekonomirondaj personoj antaŭvidas bonan ĉinan ekonomion en 2005

cri

"Laŭ mi, la direkto de financa politiko estas taŭge reguligita, ĉar la tendenco de la ĉina ekonomia disvolvo jam grande ŝanĝiĝis, nun la tendenco, ke investo altiras ekonomion, estas tre forta. Se oni daŭre plenumos vastigan financan politikon, tio eble influos la ĉinan ekonomian stabilan funkciadon. En ĉi tiu stato, oni devas taŭge reguligi tendencon de makroskopa ekonomia politiko kaj teni stabilecon de investa kaj konsuma postuloj."
En 2005, la ĉina centra banko elmetis stabilan celon por la reguligado de  mona politiko. La anticipo de pliiĝo de totala sumo de la mona livero, kiu intime rilatas al konsumo, estas 15%, nove pliiĝa kredita sumo reprezentanta investan forton estas difinita je 2 500 miliardoj da juanoj de renminbi. La du normoj iom larĝiĝis kompare kun tiuj en 2004, sed malgrande ŝanĝiĝis.
Ĉinaj ekonomikistoj antaŭkalkulis, ke sekve de plibonigo kaj fortigo de rimedoj de makroskopa reguligado, en 2005 la ĉina ekonomia disvolvo espereble daŭre tenos bonan tendencon kun stabila rapideco kaj milde pliiĝa prezaro, antaŭkalkule la ekonomia pliiĝa rapideco estos 8% ĝis 9%.
En la lastaj jaroj, la pliiĝo de la ĉina ekonomio ludis pozitivan kaj akcelan rolon al la monda ekonomia disvolvo, ĉi tiuj bonaj eĥaj rilatoj en la ekonomia disvolvo estas konfirmitaj de multaj fremdlandaj ekonomikaj personoj. Parolante pri la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, vicestro de la Ĉina-Japana Komerca Instituto kaj estro de la pekina filio de japana Banko de Tokio-Mitsubishi sinjoro Hirokazu Yanagigaoka diris, ke nun la ekonomiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas pli kaj pli intimaj, se sen investo kaj komerco al Ĉinio, la japana ekonomio ne havas la nunan pliiĝan tendencon. Sinjoro Hirokazu Yanagigaoka esprimis intervjuate, ke li daŭre vidas tre bona la disvolvan perspektivon de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio en la kuranta jaro.
Estro de Ĉina-Usona Komerca Instituto sinjoro Charles M. Martin analizis interesojn kaj ŝancojn alportitajn de la ĉina ekonomia disvolvo al usonaj entreprenoj en la flanko de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke en 2004 Ĉinio jam estas la lando, kiu importis plej multajn varojn el Usono. Samtempe kun tio, Ĉinio estas la 5-a granda fonto de importitaj varoj de Usono. Li speciale parolis pri tio, ke usonaj entreprenoj en Ĉinio profitas de la rapida disvolvo de la ĉina ekonomio.
1  2  3