• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-24 11:36:42    
Translandaj korporacioj aktive instalis studajn kaj ekspluatajn establaĵojn en Ĉinio

cri
Karaj amikoj, laŭ plej freŝa esploro, ĝis nun la nombro de studaj kaj ekspluataj establaĵoj instalitaj de tutmondaj translandaj korporacioj en Ĉinio jam superis 700, la establaĵoj tuŝis multajn kampojn. Personoj de industrio montris, ke sekve de fondo de fabrikoj kaj merkatigaj retoj en Ĉinio, pli kaj pli multaj translandaj korporacioj komencis rigardi la instalon de studaj kaj ekspluataj establaĵoj en Ĉinio kiel gravan konsistigan parton de entreprena disvolva strategio, kaj sinsekve fortigas investon ĉi-flanke.
En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento translandaj korporacioj komencis instali studajn kaj ekspluatajn establaĵojn en Ĉinio, poste la paŝo senĉese rapidiĝas. Kaj en la lasta jaro preskaŭ 300 studaj kaj ekspluataj establaĵoj de translandaj korporacioj fondiĝis en Ĉinio.
La korporacio Novonordisk, kies ĉefstabejo troviĝas en dana Kopenhago, estas la plej granda entrepreno pri produktado de kuraciloj kontraŭ diabeto en la mondo. Ĝuste en la lasta jaro, la korporacio kun jarvenda sumo je pli ol 4 miliardoj de usonaj dolaroj instalis sian ununuran transmaran studan kaj ekspluatan centron en la ĉina ĉefurbo Pekino. Ĝenerala direktoro de Pekina Studa kaj Ekspluata Centro de la korporacio Novonordisk doktoro Wang Baoping sciigis raportiston, ke frue en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, la produktoj de Novonordisk jam eniris en la ĉinan merkaton kaj antaŭ 11 jaroj Novonordisk fondis fabrikon en Ĉinio. Li opiniis, ke instali studan kaj ekspluatan establaĵon en Ĉinio plene montras la atentecon de la korporacio al la ĉina merkato.
"Ĉinio estas tre grava merkato de Novonordisk en la mondo. Novonordisk ĉiam atentas la aferon de kuracado de diabeto, nun la tendenco de la pliiĝo de la nombro de ĉinaj diabetuloj estas tre evidenta. Instali studan kaj eskpluatan centron en Ĉinio estas promeso de Novonordisk pri longtempa investado en Ĉinio."
Krom la vasta merkato, la funkcia kosto de instalo de studaj kaj ekspluataj establaĵoj en Ĉinio estas malpli alta ol tiu en evoluintaj landoj, sed la sciencstuda nivelo de Ĉinio estas sama kiel tiu de evoluintaj landoj. Ĝuste pro tio pli kaj pli multaj translandaj korporacioj instalis studajn kaj ekspluatajn establaĵojn en Ĉinio. Intervjuate doktoro Wang Baoping kalkulis, ke se la korporacio Novonordisk instalis en eŭropaj aŭ amerikaj landoj studan kaj ekspluatan centron kun la sama skalo de centro instalita en Ĉinio, la investo nur en la flanko de bazaj instalaĵoj kelkobliĝos ol tiu en Ĉinio. La kosto pri klinika eksperimento en Ĉinio malpliiĝas je preskaŭ 30% ol en eŭropaj aŭ amerikaj landoj. Sekve de la senĉesa disvolvo de la ĉina eduko, pli kaj pli abundaj estas la homfortaj riĉfontoj en Ĉinio.
1  2