• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-24 11:36:42    
Translandaj korporacioj aktive instalis studajn kaj ekspluatajn establaĵojn en Ĉinio

cri

Krom potenciala merkato kaj riĉaj scienc-studaj riĉfontoj, la favoraj politikoj liveritaj de la ĉina registaro por translandaj korporacioj pluapaŝe fortigis la fidon pri disvolvo de studado kaj ekspluatado en Ĉinio. Profesoro de la ĉina Ekstera Ekonomia kaj Komerca Universitato Sang Baichuan sciigis raportiston:
"Ĉinio aktive stimulas translandajn korporaciojn instali studajn kaj ekspluatajn centrojn en Ĉinio kaj liveras respondan oportunon al la instalo."
Pro la ĉina bona medio pri studado kaj ekspluatado, la investo pri studado kaj ekspuatado de translandaj korporacioj senĉese pliiĝas. En 1998, la korporacio Microsoft pagis 80 milionojn da usonaj dolaroj por instali instituton en Ĉinio, en 2004 la nombro de ĝiaj studaj kaj ekspluataj establaĵoj jam atingis 5, kaj la kapitala investo atingis 2 miliardojn da usonaj dolaroj. Nun monde fama telekomunika korporacio Motorola instalis 18 studajn kaj ekspluatajn centrojn en Ĉinio kaj la investo estas preskaŭ 150 milionoj da usonaj dolaroj.
Translandaj korporacioj sinsekve instalis studajn kaj ekspluatajn establaĵojn en Ĉinio, tio naskis influon al ĉinaj koncernaj kampoj. Specialisto montris, ke kompare kun studaj kaj ekspluataj establaĵoj de ĉinaj entreprenoj, la establaĵoj de translandaj korporacioj havas superecon en hardvaraj instalaĵoj, kapitala investo kaj unuigo de riĉfontoj. Cetere ĉi tiuj studaj kaj ekspluataj establaĵoj establis malferman medion kaj stimulas interfluon kaj kunlaboron inter ĉinaj kaj fremdlandaj studantoj. Pri tio ĝenerala direktoro de franca grupo PSA Peugeot Citroen sinjoro Jean-Martin Folz diris:
"Hodiaŭ la korporacio Shenlong, kunkapitala entrepreno de la grupo PSA Peugeot Citroen kaj Ĉinio, havas tre fortajn teknikajn stud-ekspluatajn personojn. En la ĉina urbo Wuhan, ni havas pli ol 500 stud-ekspluatajn personojn, plej multaj personoj estis trejnitaj en franca propra stud-ekspluata centro por altigi ilian teknikan stud-ekspluatan kapablon, ni tute ne konsideris limigi teknikistojn de nia kunkapitala entrepreno akiri niajn iujn teknikojn."
Antaŭ la rapida disvolvo de studaj kaj ekspluataj establaĵoj de translandaj korporacioj en Ĉinio, studaj kaj ekspluataj establaĵoj de ĉinaj entreprenoj jam sentis premforton. Multaj ĉinaj entreprenoj referencas sukcesajn spertojn de translandaj korporacioj en homfortoriĉfonta administrado kaj entreprena funkciado kaj samtempe ludas propran superecon por disvolvi la stud-ekspluatan laboron.
La limigita korporacio UFSoft nun estas la plej granda produkta entrepreno de administra softvaro. Vicĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Yang Zhixiong esprimis, ke la korporacio UFSoft kaj translandaj korporacioj ne estas samaj en instalo de funkcioj de stud-ekspluataj fakoj, tio liveris al UFSoft disvolvan spacon en studado kaj ekspluatado.
"Ilia studa kaj ekspluata centro estas la parto de ilia tutmonda ekspluatado, estas ekspluatita kadre de la tuta mondo, kaj la aĵo por propraloka ekspluatado estas malmulta. Nia ekspluatado celas kapti nialokajn aĵojn. Cetere ilia kono pri la ĉina stato estas ne sufiĉa, niaj programaj direktoroj fundamente donas trionon da la labora tempo por interfluo kaj reciproka eĥo kun gastoj, sed translandaj korporacioj malfacile faras tion."
Sinjoro Yang Zhixiong diris, ke per manieroj de plibonigo de stud-ekspluata medio kaj altigo de salajro, la korporacio UFSoft enkondukis amason da ĉinaj kaj fremdlandaj stud-ekspluataj talentuloj, inkluzive de altnivelaj stud-ekspluataj talentuloj, kiuj laboris en transmaraj softvaraj entreprenoj.
Specialistoj montris, ke sekve de ĉiuflanka disvolvo de negoco de translandaj korporacioj en Ĉinio, en la estonteco la studaj kaj ekspluataj establaĵoj instalotaj de translandaj korporacioj estos pli kaj pli multaj, kaj en la konkuro ĉinaj entreprenoj senĉese fortigos potencon kaj pli rapide disvolviĝos.

1  2