• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-25 11:49:15    
Renaat Morel belgo en Ĉinio

cri
Antaŭ 16 jaroj, belgo sinjoro Renaat Morel hazarde venis al Ĉinio. Tiam li eble ne pensis, ke li enradikiĝos en Ĉinio kaj fariĝos mastro de 2 restoracioj de eŭropa manĝo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi la rakonton de sinjoro Renaat Morel.
Ĉijare sinjoro Renaat Morel aĝas 57 jarojn, estas grasa kaj mezstatura. Li estis fama kuiristo en Eŭropo. En 1989 invitite li laboris en Pekino. Iom post iom Renaat Morel ŝatas la antikvan kaj misteran landon plenan de ŝancoj. Poste li edzinigis ĉinan fraŭlinon al si kaj fondis hejmon en Pekino.
En la lastaj 16 jaroj, Renaat Morel enoficiĝis kiel estro de kuiristoj kaj direktoro de produkta fako. Okupa laboro lacigis lin, tial li naskis la penson ke li mem fariĝu mastro. Antaŭ 6 jaroj, li komencis sian kreon de entrepreno. Li kreis restoracion de eŭropa manĝo titolitan per sia nomo en la pekina oriento kaj speciale faris originalajn belgajn kaj francajn manĝaĵojn. Renaat Morel sukcesis, lia negoco estas tiel bona, ke se gastoj ne antaŭe faras mendon, ili ne povos ĝui bonajn manĝaĵojn ĉi tie. Antaŭ 2 jaroj Renaat Morel kreis filion en Pekino. Parolante pri siaj restoracioj Renaat Morel ridis fiere.
"La restoracio liveras familiajn kaj tradiciajn manĝaĵojn, faro de ĉi tiuj manĝaĵoj postulas multan tempon. Ekzemple necesas 12 horoj por faro de brezo de bovaĵo. Cetere belgaj manĝaĵoj estas similaj kun francaj manĝaĵoj, oni atentas la akordiĝon de vino kaj manĝaĵo. La vino por manĝaĵo en mia restoracio estis importita el Belgio per mia propra komerca korporacio, ĉar la manĝaĵo spicita per la loka vino estas pli originala."
Renaat Morel diris, ke por garantii la originalon de manĝaĵoj, ĉiuj krudaĵoj estas importitaj el Eŭropo, eĉ mustardo havas belgan kaj francan specojn. Kiel mastro li ofte en kuirejo observas kiel kuiristoj faras manĝaĵojn, sekve li faras demonstron.
Kiam oni manĝas originalajn belgajn manĝaĵojn, nature ne mankas medio de eŭropa etoso. Renaat Morel sciigis raportiston, ke preskaŭ ĉiuj aĵoj en liaj restoracioj estas aĉetitaj de li kaj lia edzino en Eŭropo.
La restoracioj de Renaat Morel plenaj de eŭropa etoso altiras gastojn el disversaj landoj de la mondo. Laboranta en Pekino sinjoro Gilbert Van Kerckhove estas belgo, li sciigis raportiston, ke ĉiusemajne li venis al la Restoracio de Morel unu aŭ du fojojn, iam fininte manĝon li venis ĉi tien.
"Ni ŝatas la atmosferon ĉi tie, veno ĉi tie ŝajnas veno hejmen, la sento pri la restoracio estas diferenca de aliaj restoracioj. Kaj la manĝaĵoj ĉi tie estas tre similaj en Belgio, mi ne scias kiel fari elekton antaŭ amaso de bongustaj manĝaĵoj."
1  2