• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-25 11:49:15    
Renaat Morel belgo en Ĉinio

cri

Renaat Morel konigis, ke en la komenco, gastoj ĉefe estas fremdlandanoj, malmultaj ĉinoj venis ĉi tien, sed nun ĉinoj prenantaj manĝaĵon ĉi tie ĉiutage okupas 30%. En la intervjuo raportisto renkontis sinjorinon Sun, ŝi diris, ke antaŭ kelkaj jaroj ŝi venis al la restoracio pro konigo de amikoj, nun ŝi jam estas oftega gasto de la restoracio.
"Mi sentis, ke la eŭropa manĝo ĉi tie estas tre bongusta, mia plej ŝatata manĝaĵo estas belgaj brasiko kaj ŝinko. Mi provis fari la manĝaĵon hejme, sed malfacile, ni preferas manĝi ĉi tie ol hejme, ĉar ilia faro estas pli bona ol mia faro."
Nun, la Restoracio de Morel kun la kapacito de 80 homoj ofte estas plena. Renaat Morel diris, ke en la komenco de sia kreo de entrepreno li renkontis multajn malfacilojn; helpate de koncernaj fakoj de la ĉina registaro, li solvadis la malfacilajn problemojn unu post alia.
"Nun, Ĉinio havas skribajn difinojn pri multaj problemoj, mi povas observi la difinojn. Kaj administraj fakoj de la registaro helpas al mi solvi malfacilojn, ekzemple kiam novaj politikoj kaj leĝo estas ellaboritaj, administraj fakoj tuj sciigas min kaj atentigas, kiujn problemojn mi devas atenti, kaj plej eble helpas al mi pensi pri la solva projekto."
Renaat Morel diris, ke nun ĉiujara negoca sumo de lia restoracio superas 2 milionojn da juanoj de renminbi. Kaj ĉi tio estas la rezulto de la komuna klopodado fare de li kaj liaj 60 ĉinaj laborantoj.
"Por disvolvo de la restoracio la administraj personoj kaj laborantoj faris multan klopodadon, ekzemple miaj direktoroj de la restoracio povas paroli en la ĉina lingvo, la angla lingvo kaj la franca lingvo. La sukceso estas la rezulto de la grupa kunlaboro."
Renaat Morel diris, ke komercistoj devas havi longtempan rigardon. Nur se laborantoj estas ĝojaj, ili laboras pli efike. Por ke laborantoj povu trankvile labori, li luis bonkondiĉajn apartamentojn por laborantoj. Nun Renaat Morel kaj liaj laborantoj jam estas bonaj amikoj. Estro de kuiristoj de la restoracio sinjoro Zhang Guohui sciigis raportiston, ke de la komenco de la restoracio li laboras ĉi tie, kaj daŭre laboros.
"Mi tre ŝatas ĉi tiun restoracion. Ĉar Renaat Morel estas kuiristo, li konas pri kio mi pensas, kaj ankaŭ mi facile konas lian penson, tial la laboro estas ĝojiga. Lia pardono al laborantoj kaj lia serioza labora sinteno estas ende lernataj."
La negoco estas tiel bona, laŭ kutimo oni devas tuj vastigi la skalon kaj instali pli multajn filiojn, sed Renaat Morel ne tiel pensis. Li sciigis raportiston, ke se nun oni rapide vastigas la skalon, li ne havas sufiĉan energion kaj la kvalito de manĝo ne estos garantiata, tial la nuna stato estas bona.
Vivante en Pekino jam 16 jarojn, Renaat Morel frue kutimis al la vivo ĉi tie, ankaŭ amikiĝis kun multaj ĉinoj, en festoj ili reciproke sendas bondezirojn per telefono.
1  2