• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-28 17:10:31    
Februara Rivero, ĉina verkisto de historia romano (foto)

cri

Karaj retlegantoj, Februaran Riveron verkas romanojn ĉefe pri historia temo kaj li precipe lertas en kreo de noveloj pri ĉinaj imperiestroj.

Februara Rivero, pli ol 50-jara estas afabla kaj ĝentila. Oni taksis lin, ke li ŝajne estas onklo de najbaro. Lia nomo estas Ling Jiefang kaj naskiĝis en ĉina Shanxi-provinco. Poste li longtempe laboras kaj vivas en Henan-provinco kaj tiuj du lokoj estas en ĉina Centra Ebenaĵo, baseno de la Flava Rivero. Tial lia verkista nomo estas Februara Rivero, tio signifas, ke la Flava Rivero en februaro degelas kaj fluas al la malsupra baseno.

Laŭ parolo de ĉinoj, Februara Rivero malfrue sukcesis. En 1986, 40-jara Februara Rivero komencis literaturan verkadon. Lia unua romano Imperiestro Kangxi, kun milionoj kaj 500 miloj da ideogramoj, priskribas imperiestron Kangxi de ĉina Qing-dinastio antaŭ 300 jaroj. Post eldoniĝo, la romano kaŭzis varman eĥon en la ĉina literatura rondo. Liaj postaj du romanoj Imperiestro Yongzheng kaj Imperiestro Qianlong ankaŭ plaĉas al ĉinaj legantoj. Tiuj tri romanoj estas titolitaj kiel seria romano de ĉinaj imperiestroj en Qing-dinastio. En la romano, Februara Rivero reaperigis fenomenon de la ĉina socio antaŭ pli ol 300 jaroj kaj prezentis tiaman historion al legantoj. Homoj en liaj romanoj, ne nur imperiestro, sed ankaŭ civiluloj estas vivsimilaj. Enhavo de la romanoj tuŝas kortegan vivon kaj eĉ eksteran militon, detaloj estas interesaj kaj absorbaj. Tiuj romanoj ankaŭ estas adaptitaj kiel seriaj teatraĵoj. Dissendite ili altiris al si la atenton de spektantoj ĉinaj kaj alilandaj. Parolante pri verkado de romano, Februara Rivero diris:

"Dank' al politiko de reformado kaj malfermo, ni verkistoj havas malstreĉan politikan medion kaj leĝeran krean sintenon. Ne ekzistas io por limigi vian priskribon. Ekzemple kiam mi desegnas vivon de imperiestro, ne troviĝas io, kion mi ne povas tuŝi. Kion mi devas fari tio estas prezenti sanon, belecon kaj ĝentilecon al miaj legantoj, per miaj koro, sango, larmo kaj ŝvito."

1  2