• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-28 17:10:31    
Februara Rivero, ĉina verkisto de historia romano (foto)

cri

Pro ĉina kultura revolucio, Februara Rivero perdis ŝancon eniri en universitaton. Tiam li okupuĝis per diversaj penigaj laboroj. Malfacila vivo hardas lin kaj li firme kredas, ke li certe sukcesos. Tial li ĉiam persistas en legado. Ĉinaj historiaj libroj interesas lin kaj ankaŭ monde konataj libroj plaĉas al li. Plena de viva spertaĵo, Februara Rivero havas motivon por verki. Li deziras fari interfluon kun aliaj homoj pri kompreno de vivo, mondo kaj historio. Li elektas krei historian romanon. Komence estas penige. Li laboris tagmeze kaj verkis vespere eĉ nokte. Februara Rivero rememoras:

"Frua periodo de mia verkado estas peniga. Mi laboris tagmeze kaj verkis vespere eĉ nokte. En vintro, mi sentis min frosta, simile al glaciaĵo kaj en somero ĉiam estis mordata de moskitoj. Tiam mi ne havis elektran ventumilon kaj ofte metis miajn piedojn en sitelon por malaltigo de temperaturo kaj evito de moskito-mordo.

En ĉina literatura rondo, ĉiuj scias, ke Februara Rivero tutforte sin ĵetas en sian laboron. Lia verkaĵo dependas de lia diligenteco. Kreinte romanon Imperiestro Qianlong, Februara Rivero surprize trafis apopleksion. Feliĉe li resaniĝis. Tial verkado de romano Imperiestro Qianlong estis plenumata sur lia lito.

En la lastaj jaroj, por kialo de sano, li ne kreis romanon, tamen li verkis multajn prozojn kaj skizojn.

Februara Rivero havas feliĉan familion kaj liaj edzino kaj filino posedas sian laboron kaj karieron. Parolante pri la nuna vivo, li diris:

"Verkisto estas ordinara homo kaj ankaŭ havas similan intereson. Tamen mankas al mi tempo. Ĉiutage mi estas streĉata. Hazarde miaj amikoj vizitas min kaj ni kune ludas. Iam ni kolektiĝas por paroli pri mia krea plano."

Kvankam Februara Rivero estas verkisto de historia romano, tamen li alte atentas ĉinan nunan socion. Li multfoje elspezis por fari monkontribuon al ĉinaj esperigaj elementaj lernejoj.


1  2