• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-01 15:17:00    
Teo estas bongusta kaj sento estas densa -----Wuyutai

cri
Karaj amikoj, ĉinoj ŝatas teon kiel okcidentanoj ŝatas kafon. Trinko de teo povas elimini lacecon, utili al digestado, havi rolon kontraŭ kancero kaj igi homon esti sana kaj longviva. De la antikveco, multaj komercistoj administras negocon de teo, la firmao Wuyutai estas unu el ili, kiu ankoraŭ prosperas hodiaŭ. Karaj aŭskultantoj, bonvole sekvu nin por kune viziti la firmaon Wuyutai.
Wuyutai havas la historion je pli ol 100 jaroj. En 1860 ĝi fondiĝis, sed ne estis titolata Wuyutai, en 1887 ĝi oficiale faris negocon de teo per la marko Wuyutai, nun la marko Wuyutai estas lande fama en Ĉinio. Kial la marko povas esti daŭrigata ĝis nun? Kia komercisto en la antikveco faris negocon? Demandite Sun Danwei, ĝenerala direktorino de la firmao Wuyutai, sciigis nin:
"De la antikveco, komercistoj de Wuyutai ĉiam atentas administradon de teo kaj tenan disvolvon. Ekzemple antaŭe la firmao ne estis titolita teovilaĝo Wuyutai, sed teostacio Wuyutai, en la historio, la teostacio estis la koncepto de loĝistiko, la nomo de teostacio Wuyutai estis uzata ĝis la ĉina liberigo. La plej granda diferenco inter Wuyutai kaj aliaj ĉinaj malnovaj firmaoj estas, ke de la fondiĝo de la firmao, Wuyutai alprenis la negocomanieron de korporacio. En la historio ĝi havis ne nur sian propran kulturan enhavon, sed ankaŭ sian markon. Ĝia fondinto estas sinjoro Wu Xiqing, li kredis je Budaismo kaj profunde estis influata de la penso de Konfuceanisma Skolo,pro tio troviĝis vortoj pri vivo kaj la mondo de Konfuceanisma Skolo en la pako de teo de Wuyutai, Wu Xiqing ne propagandis kiel la teo estas bona, sed propagandis la leĝon pri faro de bona homo. En la historio, Wuyutai havis multajn bonajn tradiciojn, negocajn modelojn kaj negocajn manierojn. Sciinte la historion de Wuyutai, nun ni metis pli multajn enhavojn pri homaj sciencoj sur nian pakon."
De la fondiĝo, Wuyutai ĉiam atentas la kvaliton de produktoj. Sen bona kvalito, ĝi povas akiri tiel multajn gastojn. De sia juneco sinjoro Zhang ĉiam trinkas teon de Wuyutai. Li sciigis raportistinon:
"Mi ne nur propre trinkas la teon de Wuyutai, sed ankaŭ donacis la al familianoj kaj amikoj teon de Wuyutai en festoj, kaj fine ankaŭ ili tre ŝatas la teon. Fundamente mi ne aĉetis teon en alia firmao, ĉar la teo de Wuyutai estas fidinda. Ankaŭ la servado de Wuyutai estas bona."
1  2