• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-01 15:17:00    
Teo estas bongusta kaj sento estas densa -----Wuyutai

cri

En 1997 Wuyutai fondis la tean korporacion Wuyutai. En la lastaj jaroj, por garantii la bonan kvaliton, Wuyutai fondis teajn produktajn bazojn en ĉinaj provincoj Fujian kaj Zhenjiang, kiuj havas konformajn kondiĉojn, vere gardas la fonton, do la tekampojn kaj garantias la kvaliton de teo. Kaj ĉiujare Wuyutai invitas specialistojn pri teo por gustumu teon, poste fari takson kaj ekzamenon al ĉiaj teoj kaj garantii sian antaŭan lokon en la industrio. Karaj aŭskultantoj, teogustumo estas la grava laboro en produkta procezo, sed laŭ konigo, la teogustumo ne estas facila kaj leĝera laboro. Sinjorino Sun Danwei, ĝenerala direktorino de Wuyutai, sciigis nin:
"Ni havas dekojn da teospecoj por ke ili estu gustumataj, matene specialistoj komencis la laboron, ĉiufoje ili gustumas 8-9 bovlojn da teo, ili ne fintrinkis teon, sed de gut' al gut' aliĝas, tial meztage ili estas tre suferantaj kaj volas manĝon. Sed la laboro estas tre intensa, ĉar post la sensara gustumo, la produktoj postulas ekzamenon, kaj la produktoj, kiuj ne estas aprobitaj, ne povas esti vendataj. Se ili ne ĝustatempe finas la laboron, la tempo de vendo de teo estos malfruigata. Tial specialistoj eble estas ebriaj pro trinko de troa teo. Efektive la sento de ebrieco pro teo estas tre suferiga. Kompreneble ni kiel eble plej forte faras manĝon por la specialistoj."
Por sin kunligi kun internacia nivelo, en 1994 Wuyutai aktive faris ekzamenon de senpublika damaĝo al ĉiaj teoj, poste vendis laŭnormajn produktojn en la merkato kaj en 1995 Wuyutai estis aprobata de la internacia kvalita firmo de ISO9002.
Por vastigi la skalon kaj fortigi la korporacion, de 1997, Wuyutai plenumas la strategion de marka negoco kaj disvolvas ĉennegocan manieron. Tio igis la vendan sumon de Wuyutai pliiĝi je la rapideco de 25%. Nun ĝi havas 54 filiojn. Pliiĝas filioj kaj negocoj, trandicia metodo jam ne kontentigas la postulon de entreprena disvolvo en la nova situacio, tial en decembro en 2001, Wuyutai realigis informan administron kaj altigis efikon. Nun Wuyutai jam ŝanĝiĝis de centjara malnova firmao al moderna grandskala tea ĉena entrepreno.
Nun en la ĉina fama strato Wangfujiang, troviĝas tea muzeo de Wuyutai, ĉi tie oni ne nur komprenas la ĉinan historion de teo, sed ankaŭ laŭ ĉiuj aĵoj komprenas la historion de Wuyutai. Wuyutai cirkuligas la ĉinan tean kulturon, samtempe vastigas sin.
1  2