• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-01 16:38:06    
Lupa totemismo de ĉina mongola nacieco

cri
En la ĵus pasinta jaro 2004, aperis tre debita libro kun la titolo < Lupa Totemo> . La libro temas pri la lupa totemismo de mongoloj apenaŭ konata de aliaj naciecoj. La libro ekscitis vastan atenton kaj fortan interesiĝon de ĉinaj legantoj.

Sur la vastaj stepoj kaj kalvaj dezertoj de la norda landparto de Ĉinio vivas dekkelkaj naciminoritatoj, kiaj la mongola, ujgura kaj manĉura. Dum la primitiva klana socio antaŭ 20 mil ĝis 30 mil jaroj, iuj naciminoritataj triboj, por sin distingi disde aliaj triboj, respektive prenis ian animalon kiel la signon de sia propra tribo, kaj ĝi estis nomata totemo. Ili pentris sur siaj korpoj la figuron de la totemaj animaloj, aŭ sin vestis per la felto de tiaj animaloj, aŭ sin ornamis per ties dentoj kaj ostoj.

Pli poste, limigate de la malalta scienca nivelo, oni simple opiniis, ke iliaj prauloj ja devenis de tiuj totemaj animaloj, sekve ili aparte respektis tiujn animalojn, kaj adoris tiujn kiel siajn praulojn, rezulte formiĝis la totemismo. Por ke la totemismo estu ankoraŭ pli kredinda, aperis ankaŭ adekvataj legendoj pri tio, kiamaniere la totemaj animaloj transformiĝis en tribajn praulojn kaj savis ilin iel kaj ie.

La mongoloj loĝantaj sur nordaj stepoj prenis la lupon kiel sian naciecan totemon. Fraŭlino Sarna, studentino lernanta en Pekino konigis:

"Antaŭ longe, la mongoloj komencis adoradon al la lupo, kaj prenis ĝin kiel sian naciecan totemon. Estas antikva legendo pri tio, ke la mongola nacieco estas la ido de ĉiela lupo kaj blanka cervo."

1  2