• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-01 16:38:06    
Lupa totemismo de ĉina mongola nacieco

cri

Fraŭlino Sarna diris, ke laŭ tiu legendo ni povas konjekti, ke la mongola nacieco originis el kombiniĝo de la tribo kun la fortika lupo kiel totemo kaj la tribo kun la blanka cervo kiel totemo, pro tio la mongoloj adoras lupon kaj cervon. Kaj kompare kun la cervo, la lupo estas pli potenca, tial la mongoloj prenis la lupon kiel sian naciecan totemon.

Profesoro He Xingliang el la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj estas etnologo. Liaopinie, el multaj animaloj, la mongola nacieco elektis la lupon kiel sian propran totemon, tio kompakte rilatas al iliaj vivmedio kaj vivmaniero. Mongoloj nomade vivas sur la vasta stepo, paŝtante bovojn kaj ŝafojn. Lupoj, ofte atakante la bovaron kaj ŝafaron, formis la plej grandan minacon al mongoloj. Dum la longedaŭraj batalado kaj kunekzistado kun la lupo, mongoloj pli kaj pli multe konis la lupon kaj fine elektis ĝin kiel sian totemon. Profesoro He Xingling analizis pri tio dirante:

"Timo kaŭzis estimon, kaj de tio sekvis adoro. Laŭdire, la lupo estas kaj kruela kaj milda, pri tio rakontas multaj legendoj, kaj iuj legendoj temas pri savado fare de lupo al la prapatro de iu nacio. Krome ankaŭ scivolemo povas kaŭzi adoron. La lupo similas al la homo en multaj flankoj, kaj tio tre interesas mongolojn."

Mongoloj tre aprecas bonajn karakterojn de la lupo. Fraŭlino Sarna diris:

"Laŭ la opinio de mongoloj, la lupo estas brava kaj sagaca, havas firman volon kaj sentiman spiriton kaj estas tre potenca estaĵo de la mondo. La homo devas lerni de la lupo tiujn karakterojn."

Fakte, inter naciminoritatoj en norda Ĉinio, krom la mongola nacieco, ankaŭ iuj aliaj naciecoj adoras la lupon. Ekzemple, ujguraoj loĝantaj en nordokcidenta Ĉinio karese nomas la ĵus naskitan bebon "lupido". Sur zonoj de la xibo-naciecaj viroj ornamiĝas butonoj kun la formo de la lupa kapo. En legendoj de tiuj nacimonoritatoj, ili estas posteuloj de la lupo.

Krom la lupo, ankaŭ urso, cervo, aglo, cigno kaj aliaj animaloj fariĝis totemoj de nordaj nacimonoritatoj. Ekzemple, manĉuroj loĝantaj en nordorienta Ĉinio prenis cignon kaj pigon kiel siajn naciecajn totemojn, kaj evenkioj loĝantaj en la profunda arbaro de la montaro Granda Xing'an prenis rangiferon kiel sian totemon. Evidente, la apero de la totemo intime rilatas al la vivmedio de tiuj naciecoj.

Sekve de la socia progreso, en la moderna epoko totemismo, kiel antikva kultura fenomeno, iom post iom paliĝas en la homa memoro, kaj multaj homoj jam ne konas ĝin. Sed la apero de la libro < Lupa Totemo > refoje vekis vastan interesiĝon pri totemo kaj plue, prila nacia spirito entenata en la totemismo.

S-ro Zhang Ming estas oficisto el la han-a nacieco. Li diris, ke leginte la libron < Lupa Totemo >, li havas novan konon pri rilatoj inter la evoluado de naciminoritatoj kaj la totemo. Li diris:

"La libro < Lupa Totemo > estas tre bona libro, en kiu la batalo inter lupeco kaj homeco donis al mi grandan edifon. Nun mi denove konis la sur-stepajn lupojn kaj ankaŭ nin mem – homojn. En mia memoro la lupo estas feroca animalo, nun mi komprenis, ke la surstepaj lupoj hardis karakterojn de la mongoloj."


1  2