• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-02 16:22:49    
Kreinto de ĉina plej granda speciala softvara korporacio sinjoro Liu Jiren

cri
Karaj amikoj, en la historio de la ĉina softvara disvolvo troviĝas gvidanto, lia nomo estas Liu Jiren. Antaŭ kelkaj dekoj da jaroj, kiel profesoro de universitato sinjoro Liu Jiren iris sur la vojon de kreo de entrepreno por kolekti scienc-studan koston. Nun, lia entrepreno estas ne nur la plej granda speciala softvara produktisto en Ĉinio, sed ankaŭ la softvara korporacio, kiu plej frue disvolvis internacian kunlaboron kaj plej frue eniris en la akcian merkaton en Ĉinio. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ en la programereto Ekonomia Homo, ni babilos la rakonton de sinjoro Liu Jiren.
La unua impreso de 50-jaraĝa Liu Jiren estas liaj alta staturo kaj abunda energio. Pro lia paciĝemo kaj deveno de profesoro, liaj subuloj titolas lin ne "ĝenerala direktoro Liu", sed "instruisto sinjoro Liu". Nun kiel instruisto de doktorostudantoj Liu Jiren tre ĝojas, ke oni tiel titolas sin.
En sia universitato Liu Jiren lernis la studfakon de komputera softvaro. Kiam li aĝis 32 jaroj, li estis la unua doktoro de la studfako de komputera uzado, kaj post unu jaro fariĝis instruisto de doktorostudentoj. Lia eniro en la kreon de entrepreno vere estis "hazarda". Antaŭ 17 jaroj, por kolekti scienc-studan koston al sia studejo, sinjoro Liu Jiren kaj 2 kolegoj investis 30 mil juanojn de renminbi kaj kreis la softvaran korporacion Dongruan. Per desegno de aplikotaj softvaroj al iuj translandaj korporacioj la korporacio de Liu Jiren iom post iom disvolviĝis. Sed sekve de la senĉesa vastiĝo de la entrepreno, pliiĝas la espero de sinjoro Liu Jiren al kerna tekniko, kiu posedas sendependan intelektan proprieton.
"Mi esperas ke mi havu la ŝancon posedi propran teknikon kaj propran intelektan proprieton. Sen propra tekniko kaj sen propra intelekta proprieto, vi devas pagi grandan koston, samtempe esti katerita por ĉiam."
Sinjoro Liu Jiren ne estis kontenta pri laboro por aliaj homoj, per akumulo de kapitalo kaj tekniko en multaj jaroj li ekkreis propran softvaran markon. En la procezo de kreo de propra softvara marko, la korporacio Dongruan ne difinis la disvolvan direkton sur la ĝenerala softvara kampo, sed forte disvolvis specialan sisteman softvaron por asekuro, elektroenergio kaj telekomunikado. Sinjoro Liu sciigis raportiston, ke li faris ĉi tian decidon, ĉar kompare kun internaciaj famaj softvaraj korporacioj, en la ĝenerala softvaro Dongruan havas neniun superecon, sed speciala softvaro de ĉi tiuj grandaj korporacioj estas malforta, kaj la perspektivo de speciala softvaro estas tre bona en Ĉinio.
La decido fare de sinjoro Liu Jiren alportis novan disvolvan ŝancon por la korporacio Dongruan. En la fino de la lasta jarcento, rapide disvolviĝis la ĉina telekomunikado, por pluapaŝe vastigi sian retan skalon, unu el la ĉinaj plej grandaj telekomunikaj komercistoj Ĉina Komuna Telekomunika Limigita Korporacio ekserĉis softvaran liveranton en la mondo. La korporacio Dongruan akiris venkon en la konkuro kun aliaj internaciaj famaj korporacioj.
1  2