• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-02 16:22:49    
Kreinto de ĉina plej granda speciala softvara korporacio sinjoro Liu Jiren

cri

Tiam sinjoro Ai Bo respondecis pri la invitadjudiko, li sciigis raportiston, ke Ĉina Komuna Telekomunika Limigita Korporacio finfine elektis la korporacion Dongruan pro tio, ke unuflanke en la teknika flanko Dongruan estas absolute ne malsupera ol aliaj softvaraj korporacioj, aliflanke la supereco de Dongruan estas ke ĝi pli multe konas la ĉinan staton:
"Por nia korporacio la plej granda forto de altiro de la korporacio Dongruan estas, ke ĝi konis la ĉinan staton kaj povas disvolviĝi kune kun ĉinaj entreprenoj. Cetere, la entrepreno havas relative bonan teknikon, precipe la softvaran administran teknikon."
La kunlaboro inter la korporacio Dongruan kaj Ĉina Komuna Telekomunika Limigita Korporacio daŭras nun. Nun la triono de la negoco de Ĉina Komuna Telekomunika Limigita Korporacio estas portita de Dongruan. Post la disvolvo de la lastaj kelkdekjaroj, Dongruan jam estas la softvara produktisto kun pli ol 5 000 laborantoj kaj la jarprodukta valoro je pli ol 2 miliardoj de juanoj de renminbi. Nun la duono de la softvaroj uzataj de la ĉina asekura industrio estas liveritaj de Dongruan. Cetere, multaj ĉinaj grandaj entreprenoj uzas produktojn de Dongruan. Samtempe kun tio, la softvaraj produktoj de Dongruan, kiu posedas sendependan intelektan proprieton, sukcese eniris en japanan kaj alilandajn merkatojn.
Vastigante la softvaran merkaton, antaŭ 9 jaroj Dongruan ĵetis rigardon al diĝita kuraca industrio, kiu intime rilatas al softvaro kaj samtempe havas relative malaltan disvolvan nivelon en Ĉinio, kaj metis ĉefan punkton en ekspluaton de komputera tomografo kun sendependa intelekta proprieto. Vicĝenerala direktoro de la korporacio Dongruan sinjoro Zheng Quanlu tutproceze respondecas pri la stud-ekspluata laboro de la komputera tomografo. Li diris:
"La komputera tomografo estas alta scienc-teknika produkto, efektive ĝi kombinis softvaran kaj kuracan inĝenieriaĵan teknikojn. Antaŭe la ĉina merkato estis okupata de usonaj, japanaj kaj germanaj korporacioj."
Sinjoro Zheng konigis, ke antaŭ naskiĝo de ĉina propra komputera tomografo produktita de Dongruan, ĉiujare Ĉinio konsumis kelkajn 100 milionojn da usonaj dolaroj por importi komputerajn tomografojn el Usono, Germanio kaj Japanio. Pro posedo de forta stud-ekspluata kapablo kaj teknika rezervo post kelkjara klopodado Dongruan finfine sucese posedas kuracan komputeran tomografon kun propra intelekta proprieto. Krom komputera tomografo, Dongruan sukcese studis kaj produktis ankaŭ 30 kuracajn instalaĵojn kaj eksportis ilin al Eŭropo, Usono, sudorienta Azio kaj aliaj landoj kaj regionoj, kaj centmiloj da hospitaloj en la mondo estas gastoj de Dongruan.
Nun, Dongruan gvidata de Liu Jiren estas la plej granda speciala softvara liveranto en Ĉinio, samtempe estas unu el la plej grandaj bazoj de softvara eksportado en Ĉinio, kaj okupis lokon en la monda softvara industrio. Antaŭ atingoj, sinjoro Liu opiniis, ke la sukceso de Dongruan fontas el la senĉesa ĉaso al kerna tekniko kun sendependa intelekta proprieto:
"Efektive, la bazo de tio estas tiel nomita kerna konkura kapablo, nome ni propre posedas la scion. Vi malfacile vidas la scion, nek vidas la scion en artikoloj publikigitaj de aliaj homoj. Nur per senĉesa esploro kaj investo de tempo kaj kapitalo vi povas akiri la kapablon, kiun vi vere posedas kaj per kiu vi povas fari konkuron kontraŭ aliaj homoj."
Sinjoro Liu sciigis raportiston ankaŭ, ke nun Dongruan eniras en la merkaton de reta eduko de informa industrio, kaj establis "Universitaton en Reto de Dongruan". Li celas, ke la ""Universitato en Reto de Dongruan" fariĝos la plej grandskala universitato en reto de Ĉinio kaj povos trejni pli multajn talentulojn por la ĉina softvaro.
1  2