• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-02 17:19:30    
Xi'an hodiaŭ

cri
En pluveta tago la urbo Xi'an estis vualita nebule. La grizaj antikvaj urbomuroj kaj la ĉirkaŭaj arbare starantaj domoj formis kvazaŭ gigantan tuĉpentraĵon. Starante sur ponto super la rivereto ĉe la urbomuro kaj rigardante la pejzaĝon, mi venis al la konkludom ke la urbo estas kombinaĵo de la antikva ĉina kulturo kun la moderna civilizacio.
Xi'an travivis sian prosperon antaŭ pli ol 1000 jaroj kaj la sekvantajn historiajn ŝanĝiĝojn kaj fine eniris en la 90-ajn jarojn de la 20-a jc. Ĝi fariĝis urbo ne nur kun brila antikva kulturo, sed ankaŭ kun potencaj scienc-teknikaj fortoj. Ĝi estas la tria scienc-teknika urbo de Ĉinio, post Pekino kaj Ŝanhajo.
EN LA KVARTALO DE ALTAJ LERNEJOJ
La pluvo fariĝis pli kaj pli milda. Restis kvietaj la urbomuroj konstruitaj surbaze de la imperiestra urbo en la meza kaj lasta periodoj de la 14-a jc. De tiam forpasis pluraj jarcentoj, sed ilia imponeco neniom malpliiĝis. Ili estas la plej komplete konservitaj antikvaj urbomuroj en Ĉinio. El ili oni konstruis urbomuran parkon por la loĝantoj.
Forlasinte la parkon, mi veturis per taksio al la kvartalo de altaj lernejoj.
La kvartalo kun areo de pli ol 20 kvadrataj kilometroj situas en la suda parto de Xi'an, tial oni nomas la lokon "Kvartalo de altaj lernejoj".
Unue mi venis en Jiaotong-universitaton de Xi'an, faman en Ĉinio. En ĝia korto estas antikvaj konstruaĵoj kaj modernaj domoj. Ĝia rektoro Jiang Deming (Ghjang Deming) akompanis min en la vizito. Ni promenis sur vojeto ombrata de arboj kaj vidis la instrudomojn, bibliotekon, sciencan halon, komputeran centron, laboratorion, loĝdomojn, stadionon kaj naĝejon. La tuta korto estis pura kaj kvieta. Komcerne ĝian instruadon, rektoro Jiang diris, ke la universitato kun historio de cent jaroj ĉiam prenas kulturadon de altnivelaj sciencistoj-teknikistoj kiel sian fundamentan taskon. Nun ĝi organizas siajn instruistojn kaj studentojn en esplorado de 1300 temoj kaj akiris fruktojn tre gravajn por la scienca kaj ekonomia disvolviĝo de Ĉinio. En 1994 la provinco Shaxi efektivigis esploradon de 12 gravaj scienc-teknikaj temoj, el kiuj trionon plenumis Jiaotong-universitato de Xi'an. Nun pogrande produktiĝas kineskopoj kun 720- linioj/colo por televidilo kun 37-centimetra diagonalo kaj komenciĝis provproduktado de kineskopoj kun 1024-linioj/colo por televidilo kun 51-centimetra diagonalo.
Mi informiĝis, ke en Xi'an estas entute 42 altaj lernejoj kaj 510 scienc-esploraj establoj. El ili la plej famaj estas la Xi'an-a Optika Instituto de Precizaj Mekanikaĵoj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, Xi'an-a Instituto de Horloĝa Industrio kaj Xi'an-a Mezur-rega Centro de Satelitoj, komandejo de la ĉina kosmonaŭtika mezur-rega reto. La grandnombraj altaj lernejoj, institutoj kaj 328 mil sciencistoj-teknikistoj konsistigas scienc-esploradon kaj instruadon kun produktado. De 1970, kiam la unua ĉina artefarita satelito estis lanĉita, ĝis la tago, kiam la reprenita satelito venis precize en la difinitan lokon, de la sukcesa lokalizo de la simultana ter-satelito ĝis la eknavigado de la telekomunika satelito "Azio n-ro 1" en la spacoj kaj en la naskiĝo de la unuaj ĉinaj komputero, integracirkvito, mikroelektronika komputero kaj kolora kineskopo estis plene montritaj la saĝo kaj penado de Xi'an-anoj kaj scienc-teknikaj fortoj de la urbo.
1  2