• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-02 17:19:30    
Xi'an hodiaŭ

cri

REVO PRI AVIADILOJ
En la antikveco, kiam komercistoj kaj pilgrimantoj vojaĝis sur la Silka Vojo, eble ili revis, ke iam estos veturilo, kiu transportos la homojn super la senlima dezerto. Nun ilia revo jam realiĝis. Nun-tempe aerlinioj jam realiĝis. Nuntempe aerlinioj jam etendiĝas al ĉiuj lokoj de Ĉinio kaj la aviada industrio de Ĉinio rapide disvolviĝas. Tiutage mi havis interparolon kun s-ro Cui Lintao, urbestro de Xi'an. Li diris al mi, ke la aviadila kvartalo situas en la nordorienta parto de Xi'an, kun areo de sep kvadrataj kilometroj. La Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio estas la plej randa entrepreno en la urbo kaj ankaŭ la plej granda fabriko de aviadiloj en Ĉinio. Post la fondiĝo en la komenco de la 60-aj jaroj ĝi imite fabrikis kaj mem projektis aviadilojn de pli ol 30 tipoj. El ili la aviadiloj "Yun-7" kaj "Yun-8" estis plej multe uzataj vertikala vosto de la usona aviadilo Boeing 737 estas prilaborita kaj muntita de la Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio. En 1984, kiam la usona Boeing-kompanio kaj la Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio faris kontrakton pri fabrikado kaj muntado de vertikalaj vostoj por 100 aviadiloj, iuj usonanoj ne kredis, ke Ĉinio havas la kapablon produkti ilin, sed kiam la komanio sukcesis fabriki ilin lau la kontrakto, la du kompanioj subskribis la duan tian kontrakton. Nu la Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio ricevis ne nur licencon pri produktado de pecoj por Boeing-kompanio, sed anku tiun por Kanado, Germanio, Italio kaj la kompanio "Europaj Aer-busoj". En 1995 la Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio kaj aliaj tri aviadil-kompanioj de Ĉinio produktis internacie avangardajn pasaĝer- aviadilojn kun 150 sidlokoj projektitajn de la Aerveturila Kompanio McDonnell Douglas. La naskiĝo de tiuj aviadiloj markis la finiĝon de la historio, en kiu Ĉinio ne kapablis produkti grandajn pasaĝer-aviadilojn. Urb-estro Cui daŭrigis, ke Xi'an urbiĝis antaŭ 3100 jaroj. En Tang-dinastio (618-907) ĝi atingis la kulminon de sia disvolviĝo kaj en ghi vivis pli ol miliono da loĝantoj, sed post Tang-dinastio ĝi iom post iom dekadencis. En 1949, kiam naskiĝis la nova Ĉinio, en ĝi loĝis malpli ol 400000 homoj, kaj ĝia jara industria produktovaloro estis nur 100 milionoj da juanoj. Oni povas diri, ke la Xi'an-a Avidailo-industria Kompanio estas modelo de la industria disvolviĝo de Xi'an. Krom la kvartalo de altaj lernejoj, aviadila kvartalo, tie estas ankaŭ kvartaloj de tekstila, elektronika kaj elektra industrioj. Tekstila, mekanika, elektronika, trafika kaj ilmaŝina industrioj jam fariĝis ĉefaj industrioj de Xi'an. Industriaj produktaĵoj de la urbo vendiĝas en Japanio, Usono, Kanado, Europo kaj Afriko.
1  2