• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-03 18:01:20    
Varma loko por investado—ekspluatejo pri ekonomio kaj tekniko en Tianjin

cri
En la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio ekfondis ekspluatejojn pri ekonomio kaj tekniko en iuj malfermitaj urboj, por altiri pli multajn eksterajn komercistojn fari investon en Ĉinio per establo de investa medio konforma al internacia nivelo en la ekspluatejoj. En la lastaj pli ol 20 jaroj Ĉinio establis pli ol 50 ŝtatanivelajn ekspluatejojn pri ekonomio kaj tekniko, interalie la ekspluatejo pri ekonomio kaj tekniko en Tianjin, kiu fondiĝis en 1984, estas unu el la ekspluatejoj, kiuj fondiĝis plej frue kaj havas plej rimarkindan atingon. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi la viglan ekspluatejon pri ekonomio kaj tekniko en Tianjin.
La ekspluatejo pri ekonomio kaj tekniko en Tianjin troviĝas en la oriento de la ĉina norda urbo Tianjin kaj havas areon de pli ol 30 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas oriente najbara al la plaj granda haveno en la ĉina nordo---la haveno Tianjin, kaj distancas de Pekino je nur 140 kilometroj. Diference de aliaj ekspluatejoj, en alkala tero fondiĝis la ekspluatejo pri ekonomio kaj tekniko en Tianjin. Nun pli ol 20 jaroj pasis, la antaŭa alkala tero jam estis kovrita per trafika reto, modernaj fabrikoj, belaj ĝardenoj kaj verdaj teroj.
En la lasta januaro, internacie fama produktisto de specialaj kemiindustriaj materialoj usona korporacio Cabot kaj ĉina korporacio kune investis 28 milionojn da usonaj dolaroj kaj fondis fabrikon, kiu speciale produktas gravan industrian materialon—amorfan hidrokarbonon en la ekspluatejo de Tianjin. Ĝenerala direktoro kaj unua plenuma oficisto de la usona korporacio Cabot sinjoro Kennett F. Burnes esprimis intervjuate, ke la korporacio Cabot investis kaj establis fabrikon en la ekspluatejo de Tianjin pro la bona investa medio ĉi tie.
"Estas tre ĝojige fari investon ĉi tie, unuflanke ĝia geografia situo estas supereca, aliflanke la ekspluatejo pri ekonomio kaj tekniko en Tianjin jam establis bonajn bazajn instalaĵojn. Ni esperas, ke la fabriko estos la plej granda fabriko pri produktado de amorfa hidrokarbono, kun plej progresinta tekniko en la mondo."
Sinjoro Kennett F. Burnes konigis, ke nun Ĉinio estas la dua konsumanta lando de amorfa hidrokarbono en la mondo, la merkato estas granda. Laŭ plano de la korporacio Cabot, en 2010, la fabriko en la ekspluatejo de Tianjin estos la plej granda kaj bona produkta bazo de amorfa hidrokarbono en la mondo.
Laŭ konigo, de la fondiĝo la ekspluatejo ĉiam atentas la konstruadon de bazaj instalaĵoj. Ĝis la fino de la lasta jaro, la totala investo atingis ĉirkaŭ 40 miliardojn da juanoj de renminbi.
Cetere, liveri al eksterkapitalaj entreprenoj bonan servadon estas trajto de la ekspluatejo de Tianjin. Antaŭ 15 jaroj, administra establaĵo de la ekspluatejo la unua kunigis industrian, komercan, impostan kaj aliajn registarajn organizojn koncernajn al investaj aferoj por liveri al eksteraj komercistoj oportunan kaj rapidan servadon en ilia investado kaj ĝustatempe solvi problemojn de envenintaj entreprenoj aperontajn en la disvolva procezo.
1  2