• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-03 18:01:20    
Varma loko por investado—ekspluatejo pri ekonomio kaj tekniko en Tianjin

cri

Tio profunde impresis direktoron de la korporacio Motorola sinjoron Chen Lei, respondecantan pri publikaj aferoj de la korporacio. Li diris:
"Ili tute laŭ investantoj helpas al investantoj rapidigi disvolvon de entreprenoj. Ni establis kunlaboran komitaton inter la korporacio Motorola kaj la registaro de la ekspluatejo de Tianjin. Se Motorola havas problemojn, la komitato tiuj solvas ilin aŭ donas direktivon pri solvo. Tiel establiĝis bona kunlabora tereno inter eksteraj entreprenoj kaj la registaro de la ekspluatejo."
Sinjoro Chen Lei konigis, ke nun la totala investo de Motorola en la ekspluatejo jam atingis 3 miliardojn da usonaj dolaroj, Motorola jam establis 5 fabrikojn, havas pli ol dekmil laborantojn kaj realigis vendan sumon je 50 miliardoj da usonaj dolaroj. Li diris, ke nun la ekspluatejo de Tianjin jam estas la tutmonda produkta centro de Motorola, en la kuranta jaro pli ol 50 novaj produktoj estos fabrikataj ĉi tie. Laŭ konigo, Motorola daŭre vastigos la investan skalon en la ekspluatejo kaj enkondukos ekspluatan bazon de sia aŭtoelektronika afero en la ekspluatejon de Tianjin.
En la lastaj jaroj, kiel Motorola, pli kaj pli multaj eksterkapitalaj entreprenoj faris investadon en la ekspluatejo de Tianjin, kaj ĉiujare ekstera kapitalo altirita de la ekspluatejo superis miliardon da usonaj dolaroj. Nun utiligita ekstera kapitalo laŭ kontraktoj en la ekspluatejo jam atingis 20 miliardojn da usonaj dolaroj.
Pro la elstara atingo, la ekspluatejo de Tianjin jam estas taksita de la ĉina Ministerio pri Komerco kiel unu el la ĉinaj ŝtatanivelaj ekspluatejoj pri ekonomio kaj tekniko kun plej bona investa medio en Ĉinio en sinsekvaj 8 jaroj, kaj nomita kiel la loko, kie investa profita proporcio de eksteraj komercistoj estas la plej alta en Ĉinio. Cetere, la ekspluatejo de Tianjin estis taksita ankaŭ de la Industria Ekspluata Organizo de UN kiel unu el la 100 lokoj, kie industrio disvolviĝas plej rapide.
Estrino de la teknika buroo de la tianjin-a ekspluatejo pri ekonomio kaj tekniko sinjorino Wang Fengju opiniis, ke la forta disvolva kapablo de la ekspluatejo de Tianjin fontas el senĉesa surŝtupiĝo de la industria strukturo al industrio de alta kaj nova tekniko, kaj el senĉesa altiĝo de la kvalito kaj nivelo de altiro de komercistoj kaj kapitalo. Ŝi konigis, ke por helpi entreprenojn kaj programojn pri alta kaj nova tekniko, la ekspluatejo jam investis 700 milionojn da juanoj de renminbi por subteni studadon kaj ekspluaton de entreprenoj, industriigon de altateknika frukto kaj la teknikan reformadon post la realigo de la industriigo. Cetere, la ekspluatejo ankaŭ aktive helpis al entreprenoj trakti kaj jungi median polucion kaj ĉiujare investis grandan sumon da kapitalo por media protektado.
Prezidanto de la labora komitato de la ekspluatejo de Tianjin sinjoro Pi Qiansheng sciigis raportiston, ke la estonta disvolva celo de la ekspluatejo estas fariĝi monda centro de prilaborado kaj fabrikado kaj transiga centro de teknika frukto de alta kaj nova tekniko:
"Oni devas havi pli multajn pensfadenojn pri la industria surŝtupiĝo, plibonigo de regiona ekonomio, senĉesa perfektigo kaj altigo de rolo de regiona ekonomio en la estonteco. Ni certe povas finkonstrui modernan ekspluatejon frontecan al la mondo, kaj konforman al ekzistado de diferencaj kulturoj kaj al loĝado kaj disvolvo de la homaro."
Laŭ informo, ankaŭ en la kuranta jaro aperis bona tendenco de altiro de ekstera kapitalo kaj komercistoj en la ekspluatejo de Tianjin. En la lasta januaro, pliiĝis 14 entreprenoj investitaj de eksteraj komercistoj en la ekspluatejo kaj la investa totala sumo estas preskaŭ 700 milionoj da usonaj dolaroj.
1  2