• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-05 13:59:30    
Okcidento de Ĉinio--Gansu

cri
Areo:
455 mil kvadrataj kilometroj kun agro de 3.53 milionoj da hektaroj (pokapa agro: 0.145 hektaro).
Stepo: 16.64 milionoj da hektaroj.
Arbaroj:4.26 milionoj da hektaroj.Tie la arbaroj egalas al 200 milionoj da kubmetroj da ligno.
Kulturebla dezerto:unu miliono da hektaroj.
Forstumebla dezerto: 6.66 milionoj da hektaroj.
Herbizeblaj montoj kaj montodeklivoj: 4.67 milionoj da hektaroj
Minaĵoj:
Tie estas proksimume 3 mil minaĵ-lokoj kun 145 specoj da minaĵoj. Oni jam konstatis la rezervokvanton de 94 el ili. La rezervokvanto de nikelo, kobalto, plateno, seleno, pormulda argilo kaj aliaj 6 specoj da minaĵoj okupas la unuan lokon de nia lando.
Fueloj:
La akvoenergio de Gansu troviĝas ĉefe en la Flava Rivero, Yangzi-rivero kaj postregionaj riveroj, nome, tri basenoj kaj 9 river-sistemoj. La jara surtera fluanta akvokvanto estas 61.4 miliardoj da kubmetroj, la rezervokvanto de elektra kapacito -- 17.24 milionoj da kW, kiu okupas la 9-an lokon de nia lando. Nun en Gansu funkcias 29 hidroelektrejoj. La totala generatora kapacito de la provinco estas 3 milionoj da kW kaj jara elektroprodukto -- 23.565 miliardoj da kWh. Tie la konstatita karba rezervokvanto estas 8.92 miliardoj da tunoj, la olea rezervokvanto -- 600-700 milionoj da tunoj. Krome, tie estas granda kvanto da ekspluateblaj energioj venta kaj suna.
Animaloj kaj vegetaloj:
Tie vivas 659 specoj da sovaĝaj bestoj, 441 specoj da birdoj. Tie vivas 32 specoj da unuaklasaj bestoj protektataj de la ŝtato, inkl. de pando, orhara simio, chamo, neĝleopardo, cervo, moskulo kaj duĝiba kamelo, 4 mil specoj da sovaĝaj vegetaloj, el kiuj estas 951 specoj taŭgaj por farmacio.
Medio:
En Gansu la ekologia medio estas malbona, serioze mankas akvo, maldensas flauhro, serioze erozias grundo. De tie la Flava Rivero ĉiujare forportas 500 milionojn da tunoj da sablakoto, kiu konsistigas trionon de la forportata sablo de la Flava Rivero.
En la lastaj jaroj la provinco per ekologia, inĝenieria kaj teknologia metodoj faras grandskalan akvo-ter-protektan laboron por plibonigi la medion sur la Leuhsa Altebenaĵo. Per tiuj rimedoj oni celas iom post iom cedi la terkulturon al arbaro kaj herboj, plifortigi la protekton kaj konstruon de la ekologia medio, kaj akceli reguligon de la agrikultura konsisto, fari pli racia la proporcion inter la greno kaj industriaj plantoj
Loĝantoj: 25.4258 milionoj
Loĝantara kresko: 1.004 %
1  2