• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-05 13:59:30    
Okcidento de Ĉinio--Gansu

cri

Nacioj
En la provinco vivas 20.515 milionoj da hanoj, kiuj konsistigas 91.7% de la tuta loĝantaro de la provinco. La nacimalplimultanoj konsistigas 8.3% de la tuta loĝantaro (2.2759 milionoj). Hujoj, tibet-nacianoj, dongŝjangoj, tuoj, manĉuroj, juguroj, bauh'anoj, mongoloj, salaroj kaj kazaĥoj vivas tie generacion post generacio kaj ĉiu nombras pli ol 1 mil.
Enlanda totala produktovaloro: 86.975 miliardoj da juanoj (1998)
Jara kresko: 10.82%
Pokapa produktovaloro: 3456 juanoj (en 1998), kiu konsistigas 54% de la averaĝa kvanto de tiu de la tuta lando
Financa enspezo: 5.40253 miliardoj da juanoj
Ekstera komerco
La 71 urboj kaj gubernioj de la provinco unu post alia malfermis sian pordon al la eksterlando kaj iuj el ili ĝemeliĝis al 13 urboj de Japanio, Usono, Nov-Zelando, Turkmenstano, Aŭstralio, Kazakstano, Hungario kaj Rusio. Tie jam formiĝis eksportaĵ-sistemo kun tekstilaĵoj, kemiindustriaĵoj, metalaĵoj kaj neferaĵoj kiel la ĉefaj varoj. En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 556.31 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 384.9 milionoj estis la eksporta kaj 171.41 milionoj -- la importa.
Fremda investo
La provinco havas kunlaboron kun la Banko de la Mondo, Nutraĵ-Agrikultura Organizo de UN, la Monda Nutraĵ-Programo kaj Eŭropa Unio kaj per iliaj kredito kaj helpo faris aron da medicinaj kaj edukaj establaĵoj, plenumis iujn akvoadministrajn kaj sintezan reguligon sur malgrandaj basenoj. En 1998 la entreprenoj kun eksterlanda investo importis kaj eksportis varojn valorajn al 62.6 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta valoro estis 35.14 milionoj da usonaj dolaroj kaj la importa valoro -- 27.46 milionoj.
Ĉefaj industrioj
Nefera, elektra, olekemia, maŝinfara por olea industrio kaj konstrumateriala.
Akvoadministra, hidroelektra, fuela, transporta, nefera, olekemia, konstrumateriala, maŝinfara, elektronika, malpezindustria, tekstila, farmacia, manĝaĵa kaj agrikultur-flankokupa.Urbokonstruado kaj turismo.
1  2