• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 12:51:19    
Specialisto de protektado de rajtoj de konsumantoj en Ĉinio---Wang Hai

cri

Sed Wang Hai ne opiniis, ke li jam faris heroaĵon. Li sciigis nin, ke li nur faris tion, kion li kiel konsumanto devas fari. Pro la afero de falsaj aŭskultiloj de Sony, Wang Hai firme konvinkiĝas, ke la afero de protektado de rajtoj de konsumantoj estas farenda afero. Li diris:
"Tiam mi havis la juĝon, ke sekve de la ekonomia disvolvo en Ĉinio, ankaŭ disvolviĝos aferoj damaĝantaj rajtojn de konsumantoj, kiel falsaj komercaĵoj kaj superruzo. La protektado de konsumantorajtoj kaj intelektaj proprietoj utilos al la socio kaj havas grandan postulon. Tiam mi decidis provi sur la kampo per la ŝanco de aĉeto de falsaj komercaĵoj por kompenso."
La vojo estas tre tre malfacila. Iuj komercistoj minacis, ke se Wang Hai daŭre aĉetas falsajn komercaĵojn kaj daŭre postulas duoblan kompenson, ili mortigos lin. Multaj kazoj pri kompenso estas malglataj. Kaj tiam multaj homoj titolis Wang Hai kiel "friponon". Tiam Wang Hai falis en la malfacilan situacion, li ricevis multajn helpojn el specialistoj de Ĉina Asocio de Konsumantoj.
Unu el la homoj, kiuj provskribis la "Leĝon de Protektado de Konsumantorajtoj" kaj ĉina fama specialisto de "Civila Leĝo" sinjoro He Shan donis multajn helpojn al Wang Hai. Tiam iuj homoj titolis Wang Hai "fripono", He Shan kontraŭdiris, ke ankaŭ la homoj, kiuj aktive aĉetis falsajn komercaĵojn, estas konsumantoj! Kaj tiaj homoj estas la homoj, inspirataj de la leĝdona principo de Leĝo de Protektado de Konsumantorajtoj. La konsumanto estas tre kuraĝa kaj tre saĝa. Oni devas disdoni premiojn al li.
Sinjoro He Shan ne nur stimulis Wang Hai, sed ankaŭ donis leĝan helpon al Wang Hai.
En 1996, Wang Hai trovis, ke nur la forto de unu homo estas tre tre malsufiĉa, li volas iri sur novan vojon.
"Komence mi ne estis optimisma pri la perspektivo de la aĉeto de falsaj komercaĵoj por kompenso, ĉar la afero de aĉeto de falsaj komercaĵoj por kompenso ne funkcias organize, la merkata eniro estas malalta. Ĝi ne estas efike organizita. Tial la afero de aĉeto de falsaj komercaĵoj por kompenso ne havas grandan disvolvon. La disvolvo enhavas la skalan, sociefikan kaj ekonomian disvolvon. Tial en 1996 mi evidente sciis, ke mi devas konstrui korporacion por helpi konsumantojn bati falsajn komercaĵojn, helpi entreprenojn preventi falsajn komercaĵojn kaj trovi falsajn komercaĵojn."
1  2  3