• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 12:51:19    
Specialisto de protektado de rajtoj de konsumantoj en Ĉinio---Wang Hai

cri

En 1996, fondiĝis Pekina Komerca Konsultiĝa Limigita Korporacio Dahai. De la fondiĝo, Wang Hai kaj liaj kolegoj helpas entreprenojn protekti sian intelektan proprieton. Ĉiujare la korporacio Dahai traktis centojn da kazoj pri intelekta proprieto. En 2004 la korporacio Dahai partoprenis en la ago Shanying fare de la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco, la unua kazo de la ago Shanying estas la kazo de intelekta proprieto de la korporacio APP, unu el la 4 plej grandaj paperfabrikoj en la mondo. La korporacio Dahai kunlaboris kun APP en serĉado de atestoj, kaj savis perdon de 70 milionoj da juanoj de renminbi ĉiujare. Cetere la korporacio helpas entreprenojn preventi falsajn komercaĵojn. Samtempe la korporacio agas al konsumantoj por proceso.
Nun la Pekina Komerca Konsultiĝa Limigita Korporacio Dahai havas reton en la tuta Ĉinio kaj havas 5 filiojn kaj multajn oficejojn.
En decembro de 1998, kiel unu el la 20 reprezentantoj de la ĉina reformado kaj malfermo Wang Hai aperis en la speciala filmo fare de Ĉina Centra Televidstacio. Ĉina fama ekonomikisto Wu Jinglian titolis Wang Hai "merkata puriigsto".
En la kuranta jaro Wang Hai establos neprofitan organizon de volontuloj kontraŭ trompo kaj monopolo.
Wang Hai sciigis nin, ke li daŭre iros sur la vojo kaj sin dediĉos al la afero.
"Ĉiuj homoj havas diferencajn juĝojn kaj elektojn pri valoro. Laŭ mi, la laboro protektado de rajtoj havas pli multan sukcesan senton kaj pli multan plezuron ol aliaj laboroj. En la ekonomia flanko, estas sufiĉaj vestoj kaj manĝaĵoj, miaj laborantoj povas havi relative bonan vivon."Wang Hai sciigis nin, kiam li finis unu kazon, helpis unu konsumanton kaj malkovris unu trompiston, tiam li sentas pri sukceso kaj estas plezura.
1  2  3